Rud. Ley Maŝinfabriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Loreley 6/10 ĈP (1907)

La Rud. Ley Maŝinfabriko AK (germane: Rud. Ley Maschinenfabrik AG) estis fabrikejo de maŝinoj, aŭtoj kaj utilaj veturiloj en Arnstadt.

La firmao estis fondita jam en 1856 kiel metiista ateliero por produkti kudromaŝinojn kaj ŝufarilojn. Ĝi estis aĉetita fare de la metilernanto Rudolf Ley. Liaj filoj Alfred, Hugo, Rudolf kaj Hermann transprenis la responson en 1901. En 1905 oni konstruis tie malpezajn veturilojn sub la marko "Loreley" laŭ la konstrukcioj de Alfred Ley. Post la jura ŝanĝiĝo en akcian kompanion en 1909 Hermann foriris, Hugo kaj Robert fariĝis kontrolkonsilantoj - kaj Alfred iĝis sole firmaestro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua Loreley-transportilo estis 6/10-PĈ-veturilo kun kvarcilindra laŭvica motoro, elĉerpanta el cilindra kapacito de 1500 cm³ forton de 10 ĈP. Ĝis la eksplodo de la Unua mondmilito konstruitis konvenciaj ekskursveturiloj (poste konkurset-aŭtoj) kun 2 aŭ 4 sidlokoj kaj 4 aŭ 6 cilindroj. En 1910 la entrepreno estis kun 1200 dungitoj la plej granda labordonanto en la urbo.

Post la milito la antaŭmilitaj modeloj daŭre faritis kun etaj, nemenciindaj ŝanĝoj, nun sub la marko "Ley". Ĉe la modelo T6 oni pruvkonstruis la unuajn fluliniajn veturilojn laŭ patento de Paul Jaray. Je la fino de 1925 la entrepreno renkontis tiom da malfacilaĵoj, ke oni apenaŭ devis deklari bankroton. En 1928 oni ĉesis la produktadon de person-aŭtoj. En 1933 oni faris la lastajn ŝarĝaŭtojn uzante la en deponejo restintajn materialpecojn.

En 1935 oni vendis la terenon kun la fabriko aŭtomobila kaj translokigis la maŝinojn en la bazan uzinon. Oni daŭre produktis rezervajn partojn kaj liveris por aliaj fabrikoj. La sekcio pri ŝufarado kaj elektroteknikaĵoj ĝis 1945 seninterrompe funkciis.

En 1947 la entrepreno senproprietigitis. Post ĝia dua (parta) malkonstruo, la firmao malaperis ankaŭ el la komerca registro. Ekde 1947 estis ŝufarado en la VEB-entrepreno sub la marko SCHUMA kaj TEXTIMA.

Loreley-aŭto

Modeloj[redakti | redakti fonton]

Loreley[redakti | redakti fonton]

modelo produktado cilindroj cil. kapacito potenco radpozicio
6/10 ĈP 1905-1907 4 laŭvice 1500 cm³ 10 ĈP (7,4 kW) 1800-2400 mm
J 10/25 ĈP 1908-1914 6 laŭvice 2599 cm³ 25 ĈP (18 kW) 3000 mm
A 5/12 ĈP 1909-1911 4 laŭvice 1132 cm³ 12 ĈP (8,8 kW) 2100 mm
L4A 6/18 ĈP 1911-1914 4 laŭvice 1545 cm³ 18 ĈP (13,2 kW) 2785 mm
6A 6/18 ĈP 1911-1914 6 laŭvice 1550 cm³ 18 ĈP (13,2 kW) 2785 mm
H4A 8/21 ĈP 1912-1914 4 laŭvice 2068 cm³ 21 ĈP (15,4 kW) 2930 mm
K6 10/28 ĈP 1912-1914 6 laŭvice 2599 cm³ 28 ĈP (20,6 kW) 3250 mm

Ley[redakti | redakti fonton]

modelo produktado cilindroj cil. kapacito potenco radpozicio
T6 6/16 ĈP 1920-1922 4 laŭvice 1540 cm³ 16 ĈP (11,8 kW) 2670 mm
U12 12/32 ĈP 1921-1923 4 laŭvice 3091 cm³ 32 ĈP (23,5 kW) 3175 mm
T6E 6/20 ĈP 1922-1925 4 laŭvice 1540 cm³ 20 ĈP (14,7 kW) 2670 mm
U12B 12/36 ĈP 1923-1924 4 laŭvice 3091 cm³ 36 ĈP (26,5 kW) 3175 mm
M8 8/36 ĈP 1924-1927 4 laŭvice 2010 cm³ 36 ĈP (26,5 kW) 2959 mm
U12C 12/45 ĈP 1924-1927 4 laŭvice 3091 cm³ 45 ĈP (33 kW) 3175 mm
N8 8/38 ĈP 1928 6 laŭvice 1991 cm³ 38 ĈP (28 kW) 2870 mm
V12 12/50 ĈP 1928 6 laŭvice 3180 cm³ 50 ĈP (37 kW) 3200 mm

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

De la 2-a de septembro ĝis la 12-a de novembro 2006 estis en la Kastela muzeo speciala ekspozicio pri la firmao sub la titolo: Von der Schuhmaschine zum Automobil - 150 Jahre Arnstädter Firma Ley.

Akurate 100 jaroj antaŭ la lasta tago de la elmontrado (la 12-an de novembro 1906) fermis la pordon la Internacia aŭtomobila ekspozicio de Berlino. Tiam Alfred Ley por la unua fojo prezentas siajn aŭtojn antaŭ tia publiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vilao Ley

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Halwart Schrader: Deutsche Autos 1885-1920, 1-a eldono, Motorbuch Verlag, Stuttgart 2002, ISBN 3-613-02211-7, p. 228–232.
  • Werner Oswald: Deutsche Autos 1920-1945, 10-a eldono, Motorbuch Verlag, Stuttgart 1996, ISBN 3-87943-519-7, p. 184–185.
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Kirchschlager, Arnstadt 2003, ISBN 3-934277-07-1, p. 332–334.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]