Kastela Muzeo (Arnstadt)
La Nova Palaco (germane: Neuer Palais) en Arnstadt gastigas belan kastelan muzeon (germane: Schlossmuseum Arnstadt). Tie ravas ne nur riĉaj daŭraj ekspozicioj sed ankaŭ interesaj elmontroj nedaŭraj respektive migradaj. De 1736 staris rekte antaŭ la ĉefa portalo Neptuna groto.
La mondo de pupoj
[redakti | redakti fonton]Ene de la Kastela Muzeo estas kolekto de miniaturaj pupoj kiu nomiĝas "Mon plaisir". Miloj da turistoj ĉiujare vizitas tiun kolekton - kiel celite jam okaze de ĝia estiĝo: transdoni impreson detalan de eta germana urbo dum la 1-a duono de la 18-a jarcento. Post multaj translokiĝoj ĝi trovis sian finan lokon en la iama palaco, nun muzeo de Arnstadt.
La mondo de Bach
[redakti | redakti fonton]En la kastelo troviĝas ekde la 19-a de decembro 2009 la daŭra ekspozicio "Bach en Arnstadt". Per moderna prezentadteĥniko oni feliĉe kombinas musikhistorion kun historio de la socio. La vivo de Bach prezentiĝas en rilato al tiutempaj eventoj en la urbo. Admirindas ankaŭ la originala ludotablo kie ludis la majstro Johann Sebastian Bach en la nun nomita Bach-kirko. Sciendas ke la tuta Bach-familio originas de vilaĝoj kaj urboj estantaj ne longe for de Arnstadt.
La mondo de pentraĵoj kaj de murtapiŝoj
[redakti | redakti fonton]Por prizorgo de la pentraĵa kolekto venis en 1728 la pentristo Johann Alexander Thiele el Dresdeno, sed jam 10 jarojn poste li reiris en Saksion. Kvar turingiaj prospektoj en heroa prezentado (kiel la panoramo de la regiono de la Kasteloj Tri Gleichen) memorigas ĝis hodiaŭ lian ĉeeston. Fokusoj de la bildaro ĝenerale estas metitaj sur portretoj de inter la 16-a kaj la 19-a jarcento.
Pentradon kaj grafikaĵojn kiel ankaŭ metiaĵojn artajn de la 20-a jc reprezentas la kritika grafikisto A. Paul Weber, la pejzaĝpentristo Otto Knöpfer - ambaŭ filoj la urbo - kaj la vitraĵartisto Albin Schaedel (depost 1954 ĝismorte en Arnstadt). Menciindas ankaŭ 41 skulptaĵoj kaj terakotaĵoj de Johann Friedrich Böhler.
El sume 11 flamaj murtapiŝoj pro konservadaj kialoj nur malmultaj prezentatas en speciala vitrino. Du montras homojn en formo de simioj: Simioj dum la falkoĉasado kaj Simioj manĝantaj en la arbaro. La ambaŭ kiel ankaŭ partoj de la t.n. Paulus-serio (kaj 5 murtapiŝoj kun bibliaj scenoj) menciitis jam en la jaro 1559-a.
La mondo de fajrobrigadoj
[redakti | redakti fonton]En 1964, 100 jarojn post la fondo de la Libervola Fajrobrigado de Arnstadt (la originala nomo estis: Freiwillige Turner-Feuerwehr), okazis granda rondprocesio. Ne nur modernaj estingiloj havigitis por la procesio sed precipe ankaŭ historiaj el la ĉirkaŭaĵoj de Arnstadt. Tiam naskis la ideo ne plu lasi kadukiĝi kaj forputri la malnovajn maŝinojn sed montri ilin publike. Tiel venis la iloj al deponejoj de Arnstadt.
Tamen nur en 1994 eblis prezenti tiun aparte interesan kolekton al ĉiuj, en la restaŭrita ĉevalejo de la Nova Palaco. Pro la granda kvanto ĝi nombriĝas al la plej gravaj siaspece en tuta Germanio. Krom la estingilojn oni vidas ankaŭ estingsitelojn, hosajn vagonojn kaj ne laste interesajn informtabulojn pri la historio de la regionaj fajrobrigadoj sen paroli pri prezentita kroniko pri ĉiuj fajregoj.
La mondo de porcelano
[redakti | redakti fonton]Por prezenti sian kolekton da ceramikaĵoj, princo Günther la 1-a de Schwarzburg-Sondershausen komisiis la skulptiston Heinrich Christoph Meil el Arnstadt aranĝi porcelanaĵ- kaj spegulkabineton en la suda flanka alo de la Nova palaco. Ĝi finkonstruitis en 1735.
Se oni konsideras la en la porcelana kabineta starigitan trezoron, frapas la ŝanĝo de la ĉambro en la kuro de la 18-a jarcento. En 1753 la ĉambroj ne nur prezentis porcelanaĵojn sed multajn objektojn el ivoro, sukceno, agato, marmoro, ligno, vitro, krome mikroskopon kaj kuriozaĵojn kiel strutan ovon aŭ kornon de unukornulo. Do ĝi estas kvazaŭ baroka kuriozaĵkabineto. Je la fino de la 18-a jc oni tuj ekreduktis la ekipaĵon de la ĉambroj al porcelanaĵoj, fajencoj kaj terakotaĵoj. Malgraŭ tio (aŭ speciale pro tio?) ravas onin la amaso da eostasiaj porcelanaĵoj kiuj ja ĉeestis jam en 1753. Estis atestitaj, krom valizo kun 21 eroj da viena porcelano, ĉ. 40 serviceroj, 70 figuretoj el porcelano de Meißen kaj ordinara Böttger-fajenco ankaŭ ĉ. 1000 porcelanaĵoj el Ĉinio kaj Japonio. Pli ol 200 tetasoj, 160 kafotasoj kaj 130 ĉokoladopokaletoj kun subtasoj montras imprese la dum la baroka tempo enkondukitan modon da te-, kafo- kaj kakaotrinkado ĉe la kortegoj. Ankaŭ la ok vazkolektoj konsistantaj el po kvin grandaj kaj mezaj vazoj jam tiam ornamegis la kabineton. Por loki la tuton en ununuran ĉambron oni skrupule uzis kvazaŭ ĉiun centimetron survande kaj parte eĉ surplanke.
Ĉar la porcelanaĵoj ekde ilia unua starigo identiĝis kun la kabineto, la ensemblo ĝis hodiaŭ restis tia, kia ĝi estis estinta antaŭe: malgraŭ diversaj translokigoj en aliaj ĉambroj apude.
Interesaj detaloj:
- La plejparto estis de ĉ. 1700. Malmultaj eroj estis de ĉ. 1650.
- La plej belaj ĉinaj eroj originas en la periodo Kanĝi (1662-1750).
- De la Yong-zheng-periodo (1723-35) estas la rozkoloraj porcelanaĵoj.
- Japanaj porcelanaĵo faras la malplimulton, kiu tamen estas tre eminenta pro kelkaj riĉaj vazo-kolektoj en la Imari-stilo. Japanaj estas ankaŭ kelkaj kun Kakeimon-dekoro.
- Inter la ordinaraj Böttger-fajencoj kaj malfruaj Meißner-aĵoj troviĝas i.a. kelkaj kun la marko AR. Tio signifas ke ili servis persone al la princo-elektisto de Saksio kaj al la pola reĝo. Sekve pruvo por la intimaj rilatoj inter la princoj de Schwarzburg kaj Aŭgusto la forta.
- Ekskluziva unikaĵo estas la busto de Persefono laŭ marmora grupo de Giovanni Lorenzo Bernini, farita de la dresdenano Benjamin Thomae.
- Aliaj menciindaj unikaĵoj estas tri cilindraj kruĉoj kun orientaziaj dekoracioj, faritaj inter 1723-27.
La mondo de ŝtonoj
[redakti | redakti fonton]En najbara ĉambrego troviĝas kolekto da ŝtonaĵoj. Ĝi malfermiĝis la aŭtunon de 1992 kiel daŭra ekspozicio pri Konstruplastikaĵoj de la 16-a jarcento / Barokaj tomboŝtonoj de la 18-a jarcento.
Reprezentas la 16-an jarcenton portalo kaj pluraj konstruplastikaj fragmentoj de la iama Kastelo Neideck. Simon Schrotter el ateliero de Torgau estis ĉefŝtonskulptisto dum la kastelkonstruo. En 1772, post terenfalo de la muraro, grandaj partoj de la kastelo malkonstruitis. En la ekspozicio videblas arkitektureroj uzitaj por fari artefaritan ruinon en la parko de la Princidejo en Arnstadt.
La tomboŝtonoj kvazaŭ senescepte devenas el la Tombejo malnova de Arnstadt. Rekonstru- kaj renoviglaboroj necesigis en 1980 translokigon de la slaboj kaj tomboŝtonoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La iama princa palaco, modesta barokstila urbokastelo centre situanta ĉe la kasteloplaco, konstruiĝis dum 1729-1735 laŭ la komisio de princo Günther la 1-a de Schwarzburg-Sondershausen (1720-40). Ĉefarĥiteko estis Johann Heinrich Hoffmann, oficiala arĥitekto de Anhalt-Bernburg. Kiel duobla palaco en formo de triala komplekso ĝi servis kaj por loĝado dum restadoj en la flanka rezidejo Arnstadt kaj por reprezentado. Poste ĝi estis loĝejo por la vidvino Elisabeth Albertine (1693-1774).
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]Ekstero kaj funkcio
[redakti | redakti fonton]La triala komplekso, kies malfermita parto estas okcidenten limigita per ĉevalejo, estas kompletigita per plezurĝardeno, konstruita dum 1734-1741 por Elisabeth Albertine, la edzino de princo Günther la 1-a de Schwarzburg-Sondershausen. Ŝi fakte vivis tie ĉi dum 34 jaroj kiel vidvino post la morto de la edzo en 1740. Pli malfrue cetere ankoraŭ alia virino, la princino Karoline de Schwarzburg-Sondershausen rifuĝis tien ĉi en 1816 kun siaj infanoj por eviti la ĉeeston de la malfidela edzo. Ŝi restis eĉ 38 jarojn en la palaco! Al ŝi la urbanoj starigis monumenton sur la kastela placo.
En 1737 oni starigis ankoraŭ oranĝejon, kiu estis malkonstruita en 1989. La ĉefa ejo kun du etaĝoj da loĝejoj montras malfruan orientigon je racia, klasicisma planado. La stukornamaĵoj interne, fabrikataj de la ateliero de Tobias Müller en Rudolstadt, kongruas al la tiama modo de malfrua rokoko.
Ankoraŭ dum la vivotempo de la geprincoj la palaco servis kiel deponejo de la princaj artokolektoj, la komenco de la muzeaj kolektoj: bildoj, pentraĵoj (16-a ĝis 20-a jarcentoj); fajencoj, antaŭ ĉio de Dorotheenthal (18-a jarcento); porcelano (18-a jarcento); gobelinoj de Bruselo (16-a jarcento).
Oranĝejo en la plezurĝardeno
[redakti | redakti fonton]Kiam la Nova Palaco stariĝis inter 1729 kaj 1735 ankaŭ tipe baroka plezurĝardeno ĉirkaŭanta; ene troviĝis oranĝejo kiu estiĝis ĝis 1738. Respondeculo ĝardenista estis ĝis 1764 Johann David Timme, Sur 131 kvadratmetroj pluraj plantoj gastis en la hejtebla konstruaĵo, ankaŭ kele. Fajencaj kaj pentritaj siteloj servis kiel prezentiloj de la kreskaĵoj (de kiuj ĝis nuntempe konserviĝis kelkaj ekzempleroj). Ili apud la oranĝejo kaj la gazono estis eksponataj. En 1741 la plezurĝardeno pligrandiĝis. Post longa kaj ne haltigita kadukiĝo eroj de la oranĝeria tegmento terenfalis. En 1989 ĝi ĝis la fundmentoj ŝtonoj malkonstruiĝis. Novaranĝo de la ĝardeno komenciĝis en 1990. La iama oranĝejo devas vidiĝi ene de komplekso al kiu apartenas krom la ĉefa ejo/palaco ankaŭ remizo kiu nuntempe servas kiel elmontrejo de ŝtonaĵoj.
Princaj apartamentoj
[redakti | redakti fonton]La apartamentaj ĉambroj (parte rekonstruitaj) en la suda parto estas barokstilaj kaj servas por la prezentado de la artobjektoj el la princa kolekto de la 18-a jc. Menciindas krom la eta kolekto de Böttger-ceramikaĵoj kaj Böttger-porcelanaĵoj ankaŭ malfruaj Meißner-varoj (kelkaj pentritaj de J.G. Höroldt).
En la t.n. Ruĝa angulo furoras la Dorotheenthal-fajencoj kun blanka glazuro kaj (tre ofte) blua koloro. Videblas kaj kortegaj produktoj (ekz. granda sitelo por oranĝoj; pentrita ovala tabloplato de J.Ch. Alex; figuroj kaj vazoj el la vazaro de Elisabeth Albertine) kaj altarvazoj aŭ kruĉoj por burĝa uzo. Impresas multe da pokaloj el la mezo de la 18-a jc (i.a. faritaj de la turingiaj vitrotranĉistoj Alexander Seifferd, Samuel Schwartz, A.F. Sang kaj IH. Krom ŝrankoj, angla horloĝo kaj itala barometro troviĝas tie ĉi ankaŭ portretoj de germanaj kaj eŭropaj regantoj.
Post longa restaŭrado videblas nun ankaŭ denove belega festosalono.
Placo antaŭ la kastelo
[redakti | redakti fonton]Kontraŭe al la kastelo estas lerneja konstruaĵo (ĝis antaŭ kelkaj jaroj gimnazio), farita en 1915 de la arkitekto Max Schwarz kiel reprezenta konstruaĵo kaj adaptita stile al ĝia distingita kastelara ĉirkaŭaĵo, nome de la:
- Neideck-turo
- baroka portalo al la iama antaŭburgo - nun publika oficejo Landratsamt (trialen finkonstruita en 1907/08; adreso: Ritterstraße nr. 14)
- Fontano de Neptuno: ĝi estis farita en 1736 en la stilo de baroka parkarkitekturo. La skulpturoj estas de Heinrich Christoph Meil. La fina lokigo de la neptungrota ensemblo tien ĉi estis en 1910. Nun ĝi ne jam estas vera kovrita groto kiel antaŭe, kiam ĝi troviĝis ankoraŭ ene de la kastela parko.
Post la fino de monarkio
[redakti | redakti fonton]Post la eksproprietigo de la princoj de Schwarzburg-Sondershausen en 1918 la Nova Palaco kun la tie troviĝantaj artobjektoj transdoniĝis al pormuzea fondaĵo en 1919. Kvankam jam pli antaŭe muzeajn taskojn la kastelo estis plenumiĝinta, regula muzea funkciado ne antaŭ la 1931-a jaro komencis. La dum la Dua Mondmilito aliloken transportitaj objektoj ekde 1947 al publiko de nove montriĝis. Post 1990 ekis grandstilaj restaŭradlaboroj. Nuntempe restas la restaŭrado de la norda alo, kiu famiĝas pro la t.n. Schmelz-ĉambro.