Johann Friedrich Böhler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Friedrich Böhler
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1713 (1713-11-21)
en Arnstadt
Morto 16-an de majo 1784 (1784-05-16) (70-jaraĝa)
en Arnstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
vdr

Johann Friedrich BÖHLER (naskiĝinta la 21-an de novembro 1713 en Arnstadt, mortinta samloke la 16-an de majo 1784) estis germana pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li pasigis sian junulecon en Ichtershausen kaj lernis la metion de ĉarpentisto, ĉiam pasie pentrante. Ĉe Heinrich Christoph Meil, kortega skuptisto de la dinastio de Schwarzburg-Sondershausen, li trejnaditis pentrade kaj praktikis krome la lignoskulptadon. Liaj plej favoraj temoj desegnindaj estis bestoj kaj ĉasadaj scenoj. Koncerne tiujn temojn li famis pro bonega observkapablo kaj ties perfektaj plastikigoj. En 1730 li ekvojaĝis alilanden por profesia pliperfektiĝo.

Poste li fariĝis membro de la persona gvardio de lia princa moŝto Günther la 1-a de Schwarzburg-Sondershausen; la princa paro dum tiuj jaroj ŝatis aĉetadi verkojn de Böhler. La artisto estis ŝanĝinta la profesion kaj fariĝis soldato por pli facile certigi sian vivtenon.

Oficialaj postenoj[redakti | redakti fonton]

En 1737/38 li ricevis trejnadon ĉe Johann Alexander Thiele, antaŭ ties foriro al la kortego de Dresdeno. En 1742 li nomumitis kortega skulptisto (Hofkunst-Figuren-Schneider) ĉe la dinastio de Sachsen-Gotha: la posteulo de princo Günther en Arnstadt aliflanke ne tro ŝatis Böhler. En 1743 li edziĝis al la arnstadtanino Johanna Barbara Hager. Ĝis la morto li luktis pri renomo kaj restis kvazaŭ tute liberprofesia artisto: de post la renesanctempo, denove la unua grava burĝa artisto en Arnstadt, kiu grandparte sendependis de mecenatoj nobelulaj.

Ĉar malgraŭ sia proksimeco al kortegoj li ne estis tipa ĉekortega artisto sed ja povis ĉiam konservi sian memstarecon kaj sendependecon. Li mem lernigis ĉion al si aŭdodidakte kaj fieris pri sia natura talento.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La Kastela Muzeo en Arnstadt posedas 41 skulptaĵojn kaj terakotaĵojn de Böhler. Aliaj 22 verkoj apartenas al la kolektoj de la Kastela Muzeo de Sondershausen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.