A. Paul Weber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memorigtabulo ĉe la loĝdomo en Großschretstaken

A. Paul Weber (naskiĝinta la 1-an de novembro 1893 en Arnstadt, mortinta la 9-an de novembro 1980 en Schretstaken), kun vera nomo Andreas Paul Weber, estis germana litografiisto, desegnisto kaj pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de fervojista asistento estis de 1908 ĝis 1914 membro de la movado Wandervogel. Post la reallerneja finekzameno li studis ĉe la Artmetilernejo de Erfurto kaj estis fervoja pioniro dum la Unua mondmilito ĉe la orienta fronto. Ekde 1916 li laboris kiel desegnisto kaj karikaturisto ĉe la gazeto de la 10-a armeo kaj translokitis al Spa.

En 1920 li edziĝis al toni Klander kaj havis 5 infanojn. Liaj unuaj litografoj estis faritaj tiam, same kiel fruaj ilustraĵoj por libroj (i.a. de Hans Sachs) kaj la urbaj banknotoj de Arnstadt dum la inflacio 1921 krome menciindas.

Post diversaj+ transloĝiĝoj li setlis en Großschretstaken en 1936. De 1931-36 li estis, kune kun Ernst Niekisch (al ties cirklo li estis aniĝinta en 1928), eldonanto de la gazeto Widerstand kaj kreis por la samnoma eldonejo librojn, emblemon kaj politikajn-satirajn ilustraĵojn. Tio markis lin kiel avertanton de la pli kaj pli sukcesinta naziismo. En 1937 li estis malliberigita kaj ĵetita en koncentrejojn de Hamburg-Fuhlsbüttel, Berlin kaj Nürnberg.

Kreiva agado[redakti | redakti fonton]

Partojn de lia kritiko de imperialismo en la ciklo Reichtum aus Tränen - Britaj bildoj la nazioj maluzis por fipropagandi kontraŭ la Unuiĝinta Reĝolando.

Post la milito li montris per kritikaj grafikaĵoj (prefere litografie) ne nur homajn malvirtojn sed ankaŭ nekongruajn problemojn ene de politiko, eklezio, justico, ekonomio kaj aliaj sferoj de vivo publika. Longen antaŭvidanta, li zorgis tre frue pri la savo kaj protekto de la naturmedio.

Ekde 1959 li eldonis en sia propra eldonejo Clan Presse la unuan Kritikan kalendaron, kies apero finiĝis nur en 1981 post 22 numeroj. Pro ilia kuno de grafikarto kaj aktualaj tekstoj ili estas unikaj kaj altvaloraj atestiloj de sia tempo.

Multaj ekspozicioj (faritaj ankaŭ ekstere la federacia lando), la kunlaboro ĉe la revuo Simplicissimus kaj diversaj aljuĝitaj premioj konatigis la artiston kaj pligrandigis la altestimon de la ulo kaj siaj artaĵoj.

En 1973 oni malfermis la Muzeon A. Paul Weber en Ratzeburg. Asocio, fondita en 1974, prizorgis liajn verkojn kaj teknikojn ĉiurilate. Lia verkaro konsistas el pli ol 3000 litografoj, centoj da lignogravuraĵoj kaj nenombrebla amaso da skizoj kaj utiligeblaj grafikaĵoj.

Premioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1955: Artpremio de la federacia lando de Ŝlesvig-Holstinio
  • 1963: Hans-Thoma-medalio
  • 1966: Joseph-E.-Drexel-premio

Verkoj kaj ilustraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Wie befehlen Herr Hauptmann? und anderes. 6 lustige Charakterköpfe im Felde. Gezeichnet A. Paul Weber. Wolfenbüttel: Julius Zwisslers Verlag, [1916]
  • Sonnenstrahlen. Acht Bilder von lieben Kinderlein. Leipzig: Matthes, 1918
  • Titelblatt bzw. Antisemitisches Werbeplakat für Arthur Dinter, Sünde wider das Blut. 1917/1921, Mathes und Tost Verlag.Antisemitisches Titelblatt bzw. Antisemitisches Werbeplakat. Mathes und Tost Verlag, 1917/1921
  • Der Narren-Spiegel. Die 55 Bilder aus den 10 Fastnachtsspielen des Hans Sachs. Gez. von A. Paul Weber. Leipzig; Hartenstein: Matthes, 1921, 56 Bl.
  • Wie ein Druckerzeichen entsteht. Vorwort: Otto Säuberlich. Leipzig: Oscar Brandstetter, 1922, 16 S. :
  • Kritischer Kalender. Querschnitt. Hrsg. u. eingel. von Arnold Köster. München: Bruckmann
  • Manfred v. Killinger: Ernstes und Heiteres aus dem Putschleben. Mit Zeichnungen von A. Paul Weber. Berlin W 35 [, Schöneberger Ufer 10]: Vormarsch-Verlag, 1928, 127 S. (Vormarsch-Bücherei)
  • Werner Laß, Der Vormarsch. Blätter der nationalistischen Jugend. Folge 9, 1928. Antisemitisches Titelblatt
  • Zeichnungen, Holzschnitte und Gemälde. Mit einer Einführung von Hugo Fischer. Berlin: Widerstands-Verlag
  • Wilhelm Stapel, Literatenwäsche. Widerstands-Verlag, 1930.
  • Grenzland. 9 Holzschnitte. Hrsg. vom Deutschen Grenzkampfbund. [Text: Heinz Baethge]. Berlin: Widerstands-Verlag, 1932, 1 Bl., 9 Taf.
  • Ernst Niekisch, Hitler - ein deutsches Verhängnis. Zeichnungen von A. Paul Weber. Widerstands-Verlag, Berlin 1932
  • Ludwig Weißauer, Soldatengeist, Geleitwort von Heinrich Himmler. Illustrationen von Andreas Paul Weber. Nibelungen-Verlag, Berlin 1941
  • Britische Bilder. 45 politische Zeichnungen. Berlin: Nibelungen-Verlag, 1941, 45 S.
  • England, der Totengräber der kleinen Nationen. Britische Bilder; Ein Künstler entlarvt Englands Verbrechen = L'Angleterre, fossoyeuse des petites nations / A. Paul Weber. [Berlin W 35, Rauchstr. 27]: [Deutsche Informationsstelle], [1941], 30 S.
  • Graphik. Einführung von Georg Ramseger. Oldenburg; Hamburg: Stalling, 1956, 22 S.
  • Kunst im Widerstand. Das antifaschistische Werk. Werner Schartel (Hrsg.). Berlin (West); Hamburg: Elefanten Press, 1977, 127 S.
  • Kunst im Widerstand. Politische Zeichnungen seit 1929. Zum Problem von Humanismus und Parteilichkeit. Werner Schartel (Hrsg.), 7. Auflage, (20. - 22. Tsd.). Berlin (West): Elefanten-Press-Verlag, 1979, 141 S.
  • A. Paul Weber (1893 - 1980), kritische Graphik und Buchillustration : 13. Dezember 1993 - 5. Februar 1994 ; eine Ausstellung der Universitäts- und Landesbibliothek Düsseldorf. Düsseldorf, 1993 (ULBDD, urn:nbn:de:hbz:061:1-129460)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Niekisch und A. Paul Weber (eld.): Widerstand - Zeitschrift für nationalrevolutionäre Politik, Widerstands-Verlag, Berlin (1926-1934)
  • A. Paul Weber. Graphik. Oldenburg und Hamburg, Stalling, 1956.
  • A. Paul Weber - Leben und Werk in Texten und Bildern. Schumacher/Dorsch, Mittler & Sohn (ISBN 3813208052).
  • Gerd Wolandt: A. Paul Weber. Künstler und Werk. Büchergilde Gutenberg / Lübbe, Frankfurt am Main, Olten und Wien / Bergisch Gladbach 1983 (ISBN 3-7632-2822-5).
  • A. Paul Weber. Handzeichnungen, Katalogbereitung Dr. Klaus J. Dorisch, Galerie Koch-Westenhoff 1986.
  • Wilhelm-Busch-Gesellschaft e. V. (eld.): A. Paul Weber. 1893 - 1980 - Handzeichnungen und Lithographien. (Ausstellung, Wilhelm-Busch-Museum Hannover, 31. Oktober 1993 - 2. Januar 1994). 221 S (ISBN 3-7757-0432-9).
  • Klaus J. Dorsch: Till Eulenspiegel und Narr im Werk von A. Paul Weber. Lucifer, Lübeck 1988 (ISBN 3-923475-14-4).
  • Bernd Bornemann: A. Paul Weber. Seine zeitkritische und humoristische Druckgraphik (1945 - 1976) und ihr Verhältnis zur Karikatur. Lang, Frankfurt am Main 1982. 229 paĝoj. Basel, Univ., Dissertation 1982 (ISBN 3-8204-6952-4).
  • Thomas Dörr: "Mühsam und so weiter, was waren das für Namen ... " - Zeitgeist und Zynismus im nationalistisch-antisemitischen Werk des Graphikers A. Paul Weber. Schriften der Erich-Mühsam-Gesellschaft, kajero 18, 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]