Ernst Niekisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ernst Niekisch (naskiĝis la 23-an de majo 1889 en Trebnitz, Silezio, Germana Regno, nun Trzebnica en Pollando; mortis la 23-an de majo 1967 en Okcidenta Berlino) estis germana politikisto kaj politika ĵurnalisto. En 1919 li estis unu el la gvidantoj de la revolucia registraro de konsilantara respubliko de Munkeno, perforte subpremita post nur kvarsemajna ekzisto, kaj poste estis unu el la gvidantoj de la movado de "nacia bolŝevismo", kiu celis la proksimigon de la germana vajmara respubliko al Sovetunio, sen voli la mondan komunisman revolucion, kaj influis ankaŭ la frakcion de Gregor Strasser de maldekstruloj en la germania nazia partio NSDAP, neniigitan en 1934 fare de Adolf Hitler. Niekisch publike esprimiĝis kontraŭ Adolf Hitler kaj organizis reziston kontraŭ la reĝimon de Nazia Germanio. En 1937 li estis malliberigita kaj en 1939 per nazia kortumo pro ŝtata perfido kaj agado por malpermesita partio kondamnita je dumviva mallibereco. Post la fino de la Dua Mondmilito li membriĝis en la socialisma ŝtata partio SED de GDR, el kiu li tamen post la perforte subpremita enlanda ribelo de la 17-a de junio 1953 kontraŭ la komunista reĝimo GDR kritike distanciĝis, en 1955 malmembriĝis el la ŝtata partio kaj en 1963 elmigris al Okcidenta Berlino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]