Naci-bolŝevismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naci-bolŝevismo
politika ideologio • politika movado
nacia komunismoultranaciismobolŝevismo
vdr

La naci-bolŝevismo (ofte priskribita per la esprimo “ruĝbruna” aŭ nomata per la mallongigo “nazbol(ismo)”) estas sinkretisma politika tendenco kuniganta elementojn de naciismo kaj bolŝevismo. La termino estiĝis en la Germanio de la 1920-aj jaroj por priskribi tendencon, kiu alstrebis interproksimiĝon inter la Germana Regno kaj Sovetunio, kaj kiu postulis nacian revolucion, ne tutmondan komunisman revolucion. Ankaŭ en la postsovetunia Rusio estas tendencoj, kiuj sin nomas “naci-bolŝevismaj”. En la nuntempa Eŭropo aro de organizaĵoj inspiritaj de la penso de Nikolaj Ustrjalov, Ernst Niekisch, Jean Thiriart kaj Alain Soral reprezentas ĝin. Pli lastatempe, la rusia geopolitikisto Aleksandr Dugin kombinis la naci-bolŝevisman ideon kun la geopolitika eŭraziisma koncepto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]