Aleksandr Geljeviĉ Dugin
Aleksandr Geljeviĉ Dugin | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1962 (57-jara) en Moskvo |
Lingvoj | rusa lingvo • itala lingvo |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio |
Alma mater | Moscow Aviation Institute • Ministerio pri Justico de Rusio • Novocherkassk State Academy of Melioration |
Familio | |
Edz(in)o | Q4156309 |
Profesio | |
Profesio | filozofo • geopolitikisto • politikologo • profesoro • sociologo • verkisto • politikisto |
TTT | |
Retejo | http://dugin.ru |
Aleksandr Geljeviĉ DUGIN (ruse Александр Гельевич Дугин; naskiĝis la 7-an de januaro 1962 en Moskvo) estas rusa politikisto kaj politologo, tradiciisto kaj publicisto. Li propagandas la geopolitikan koncepton de "Nov-Eŭraziismo" sur la bazo de grandrusia regno en opozicio al Usono.
Kiel influoj por la ideologio de Dugin estas rigardataj la (okcident-)eŭropa Nova Dekstro, la konservativa revolucio, la tutrusismo kaj la esotera-metafizika pensado de Réné Guénon kaj Julio Evola.
Dugin estis kunfondinto en 1994 de la Nacibolŝevista Partio de Rusio kaj en 2002 de la Eŭrazia Partio. Li gvidas krome la organizon Arktogaeja inklusive de eldonejo ligita al ĝi kaj disponas pri aliro al rondoj de la plej altrangaj politikistoj en la registaro kaj en la parlamento. Ekde la jaro 2008 li estas profesoro en la Moskva Ŝtata Universitato Lomonosov.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La nova dekstrularo, artikolo el Sennacieca Revuo, 2003.