Darja Dugina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darja Dugina
Persona informo
Aliaj nomoj Дарья Платонова
Naskiĝo 15-an de decembro 1992 (1992-12-15)
en Moskvo
Morto 20-an de aŭgusto 2022 (2022-08-20) (29-jaraĝa)
en Bolshie Vyazyomy
Mortokialo bombado per aŭto
Lingvoj rusafranca
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Moscow University's Department of Philosophy
Familio
Patro Aleksandr Geljeviĉ Dugin
Okupo
Okupo ĵurnalisto • ĉefredaktisto
vdr

Darja Aleksandrovna DUGINA (ruse: Дарья Александровна Дугина), ankaŭ konata sub la pseŭdonimo Daria Platonova, naskiĝis la 15-an de decembro 1992 en Moskvo kaj mortis la 20-an de aŭgusto 2022 proksime de la vilaĝo Bolŝie Viaziomy (Moskva provinco) estis rusa ĵurnalisto, radiogastiganto, kolumnisto kaj ekstremdekstra aktivulo. Ŝi estis la filino de Aleksandr Dugin, rusa ultranaciisma teoriulo, kies ideojn ankaŭ ŝi havis kaj disvastigis. Ŝia morto dum atako en la eksplodo de ŝia aŭto estis vaste raportita fare de la internacia gazetaro.

Dum ambaŭ devis kune veturi el festivalo okazinta en Dugin, en la antaŭurbo de Moskvo, Aleksandro Dugin ŝajne decidis lastmomente uzi alian aŭtomobilon, informis la rusa registara ĵurnalo Rossiiskaja Gazeta, citita de France info (franca radio-stacio).