Rudolf Ley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fone la fabriko de Eduard Schmidt en Arnstadt (Fleischgasse 10), kie laboris la dungito Ley

Rudolf LEY (naskiĝinta la 13-an de oktobro 1839 en Świebodzice, mortinta la 13-an de julio 1901 en Arnstadt) estis germana inventisto kaj entreprenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post lernejaj jaroj ellernis Ley en sia naskiĝurbon la metion de seruristo. Dum eksterlanda lerno-vojaĝo li venis en 1857 al Arnstadt kaj laboris en la fabriko de Eduard Schmidt kiu produktis kudromaŝinojn. Post kelkaj semajnoj da neĉeesto li revenis samfabriken. Nuntempe jam kiel laboratoriestro.

En la 1.1.1868 li mem iĝis fabrikestro; komence restis la farado de kudromaŝinoj. Inter 1879 kaj 1885 li konstruis maŝinojn kun moveblaj framoj por kiuj li sekurigis patentojn ene kaj ekstere de Germanujo (DRP 11186, 14.2.1880, Germanujo; nr. 256338, 11.4.1882, Usono). Kreinte maŝinojn por industria faro de ŝuoj la lukroj kreskis. La per la patento DRP 36280 protektita aĵo por najli ŝuojn sen ŝuformilo (Schuhpflockmaschine) superis ĉiujn similajn siatempe en Usono. Ili estis eksportitaj sub la nomo Thuringia en la tutan mondon. La de Ley elpensita sistemo restis taŭga dum sep jardekoj kaj fariĝis maŝinoj kaj por simplaj repar-atelieroj kaj por amasa varfaro.

Ĉ. 1895 la dungitaro de Ley estis de 75 homoj. Kiam lia filo Alfred Ley, studinto de elektrotekniko, eniris la firmaon la varogamo etendiĝis je elektrikaĵoj. Ankaŭ propra centralo estis starigita kun postaj pligrandiĝoj. Ĝi provizis kurenton al la fabriko de Ley kaj al aliaj entreprenoj. Ankaŭ al kelkaj privatuloj.

En aŭgusto 1877 Rudolf Ley iĝis civitano de Arnstadt. Flanke li ankaŭ estis kuratoro de la metia lernejo kaj intertempa estro de la porcivitanaro societo Bürgerverein. Pluraj fajregoj estis estingitaj danke al moderna fajrobrigada tekniko el la domo de Ley.

En aprilo 1869 li nuptis Minna Rochser kun kiu li havis sep infanojn. Entrepreno lia ekzistis ankoraŭ ĝis la 1947-a jaro. Ekde 1905 oni kontruis en Arnstadt eĉ aŭtomobilojn de la markoj Loreley kaj Ley.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ein Stück Geschichte, Thüringer Allgemeine, 14.7. 2001
  • Thüringer des Tages, Thüringer Allgemeine, 13.7.2012
  • Hans-Joachim König: "Rudolph Ley: Ein Schlosser aus Freiburg/Schlesien". Ĉe: Arnstädter Stadtecho, nr. 265, 16.9.2023, p. 9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]