Vilhelmo la 3-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilhelmo la 3-a de Anglio

Vilhelmo la 3-a de Anglio (naskiĝis la 14-an de novembro 1650 - mortis la 8-an de marto 1702), alikonata kiel Vilhelmo la 2-a de SkotlandoVilhelmo la 3-a de Oranje estis nederlanda protestanta princo de Oranje ekde sia naskiĝo, sekve reĝo de Anglio kaj de Irlando ekde la 13-a de februaro 1689, kaj finfine reĝo de Skotlando ekde la 11-a de aprilo 1689.

Tiu ido de la dinastio Oranje-Nassau akiris la anglan, skotan kaj irlandan tronon post la Glora Revolucio, kiam lia onklo kaj bopatro Jakobo la 2-a estis eksigita. Vilhelmo regis Brition kune kun sia edzino Maria la 2-a ĝis ŝia morto je la 28-a de decembro 1694, kaj poste sola ĝis sia propra morto en 1702.


Antaŭe:Reĝo de AnglioPoste:
Jakobo la 2-a1689-1702Anna
Antaŭe:Reĝo de SkotlandoPoste:
Jakobo la 7-a1689-1702Anna
Antaŭe:Reĝo de IrlandoPoste:
Jakobo la 2-a1689-1702Anna