Villabáñez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villabáñez
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47329
Demografio
Loĝantaro 504  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 4° 31′ U (mapo)41.630555555556-4.5205555555556Koordinatoj: 41° 38′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 753 m [+]
Areo 51 km² (5 100 ha) [+]
Villabáñez (Provinco Valadolido)
Villabáñez (Provinco Valadolido)
DEC
Villabáñez
Villabáñez
Situo de Villabáñez
Villabáñez (Hispanio)
Villabáñez (Hispanio)
DEC
Villabáñez
Villabáñez
Situo de Villabáñez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villabáñez [+]
vdr

Villabáñez [biljaBAnjez] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Páramos del Esgueva (Kamparo de Peñafiel) en la nordoriento de la provinco. La loknomo Villabáñez estas komprenebla etimologie kiel Urbo de (la filo de) Johano.

Villabáñez en la provinco Valadolido.
La komarko Páramos del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 51,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 492 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 400 el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 19 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj estas ĉe kruciĝo de la provincaj ŝoseoj VP-3302 (inter Villavaquerín kaj Tudela de Duero) kaj VP-3301 (inter Renedo de Esgueva kaj Olivares de Duero. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojo Jaramiel iom norde de la rivero Doŭro. Iom norde estas arbara areo taŭga por piedirado nome La Encina de Villabáñes proksime al iama ŝtonminejo de gipso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]