Villacarralón
Villacarralón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47609 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 64 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 11′ N, 5° 3′ U (mapo)42.1895019-5.0425144Koordinatoj: 42° 11′ N, 5° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 797 m [+] | ||
Areo | 17,54 km² (1 754 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villacarralón [+] | |||
Villacarralón [biljakaraLON] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis 70 loĝantojn el la 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 78 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas integrita en la Birdoprotekta Areo ZEPA La Nava - Campos Norte apartenanta al la Reto Natura 2000.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la areo oni trovis arkeologiajn restaĵojn de ceramiko de la unua Ferepoko kaj de "terra sigillata" el romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. El historiaj epokoj restis du blazondomoj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria konstruita el 1779 el briko kaj de novklasika stilo, baroka retablo kaj sonorilturo; la ermitejo rekonstruita en la 21a jarcento; kaj restaĵo de iama preĝejo de Sankta Petro el kiu restis mirakle nur la fasada muro de la sonorilturo.