Villacarriedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villacarriedo
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 674  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 14′ N, 3° 49′ U (mapo)43.229444444444-3.8091666666667Koordinatoj: 43° 14′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 211 m [+]
Areo 50,74 km² (5 074 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villacarriedo (Kantabrio)
Villacarriedo (Kantabrio)
DEC
Villacarriedo
Villacarriedo
Situo de Villacarriedo
Villacarriedo (Hispanio)
Villacarriedo (Hispanio)
DEC
Villacarriedo
Villacarriedo
Situo de Villacarriedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villacarriedo [+]
vdr
Municipa teritorio de Villacarriedo, centroriente de Kantabrio.

Villacarriedo [biljakaRJEdo] estas municipo en centrorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Palaco de Soñanes.

Ĝi limas norde kun Saro kaj Villafufre, sude kun Vega de Pas kaj Selaya, okcidente kun Santiurde de Toranzo kaj oriente kun San Roque de Riomiera. La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas, en la subkomarko Pas-Miera, trafluata de la rivero Pisueña, ĉefa alfluanto de Pas.

La areo enhavas herbejojn kaj senarbarigitajn montetojn; krome estas indiĝenaj arbaroj de kverkoj kaj fagoj, kie abundas naturaj bestoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 50,74 km² estas 1 625 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 1 636 loĝantoj (2016) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:

Preĝejo de Sankta Kristoforo en Abionzo.
  • Abionzo, 142 loĝ., 4 el kiuj dise.
  • Aloños, 147 loĝ., 35 el kiuj dise.
  • Bárcena de Carriedo, 125 loĝ., 34 el kiuj dise.
  • Pedroso, 50 loĝ., 8 el kiuj dise.
  • Santibáñez, 217 loĝ., 94 el kiuj dise.
  • Soto, 20 loĝ., ĉiuj dise.
  • Tezanos, 379 loĝ., 123 el kiuj dise.
  • Villacarriedo (ĉefurbo), 552 loĝ., 2 el kiuj dise.

La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam; oni perdis milon da loĝantoj ekde tiam.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2005
2.417 2.563 2.502 2.613 2.774 2.463 2.485 2.354 2.224 2.097 1.758 1.699

Fonto: INE

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj industrio. Ĉiuokaze ankoraŭ 36,9 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 15,1 % al la konstruado, 10,8 % al industrio kaj 37,2 % al triaranga sektoro.

Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo kaj la preĝejoj ĝenerale, kaj precize la Palaco de Soñanes, la farinmuelejo de Santibáñez, la Lernejo Calasanz, kaj aliaj domegoj kaj blazondomoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]