Villacid de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villacid de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47607
Demografio
Loĝantaro 79  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 5° 7′ U (mapo)42.081666666667-5.1244444444444Koordinatoj: 42° 5′ N, 5° 7′ U (mapo) [+]
Alto 774 m [+]
Areo 24 km² (2 400 ha) [+]
Villacid de Campos (Provinco Valadolido)
Villacid de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Villacid de Campos
Villacid de Campos
Situo de Villacid de Campos
Villacid de Campos (Hispanio)
Villacid de Campos (Hispanio)
DEC
Villacid de Campos
Villacid de Campos
Situo de Villacid de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villacid de Campos [+]
vdr

Villacid de Campos [biljaZID deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Villacid de Campos estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de Cido de Kampo kun aludo al legenda posedo de iama fortikaĵo fare de Cido.

Villacid de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Turo El Cubo, Villacid de Campos en la provinco Valadolido.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,1 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 81 loĝantojn. Ĝi perdis 35 loĝantojn el la 1996 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 67 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi estas trapasata de la rivero Navajos, konata ankaŭ kiel Bustillo aŭ Ahogaborricos, alfluanto de Valderaduey. Parto de la municipa teritorio estas integrita ene de la Birdoprotekta Areo ZEPA La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento, de gotika stilo, trinava, el briko kun ŝtona fundamento kaj defenda cirkla turo de la 10-a jarcento. Aliaj interesaj lokoj estas la Ermitejo de Bustillino ĉe la ŝoseo al Ceinos, konstruita en la 18a jarcento de baroka stilo, ununava kaj la Palaceto de Francisca Armendia de la 15-a jarcento kun familia blazono sur fasado. Aparta vidindaĵo estas la Turo de Villacid de Campos aŭ El Cubo, konstruaĵo el briko de cirkla plano, unika restaĵo de iama fortikaĵo eble de la 11-a aŭ 12-a jarcento atribuita al Rodrigo Díaz de Vivar, Cido.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]