Villaconancio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaconancio
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34247
Demografio
Loĝantaro 55  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 4° 13′ U (mapo)41.871944444444-4.2238888888889Koordinatoj: 41° 52′ N, 4° 13′ U (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Villaconancio (Provinco Palencio)
Villaconancio (Provinco Palencio)
DEC
Villaconancio
Villaconancio
Situo de Villaconancio
Villaconancio (Hispanio)
Villaconancio (Hispanio)
DEC
Villaconancio
Villaconancio
Situo de Villaconancio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaconancio [+]
vdr

Villaconancio [biljakoNANzjo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Villaconancio estas etimologie komprenebla kiel Urbo, aŭ plej verŝajne Vilao de Konancio, alude al praloĝanto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 34,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 60 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la 1930-aj jaroj. Ĝi distas 42 km de Palencio, provinca ĉefurbo, 4 km de Cevico Navero, 7 de Castrillo de Onielo kaj 11 de Baltanás.

La municipa teritorio limas kun Hérmedes de Cerrato, Cevico Navero, Castrillo de Don Juan, Castrillo de Onielo, kaj Baltanás. Ties plej alta punkto estas la monto Mazorra (915 m).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la 9-a aŭ 10-a jarcentoj. La toponimo Villa-Conancio (Villa de Conancio), en kiu aperas la persona nomo Conancio, kiu jam apartenis al la hispan-gota nomaro, ekzemple ĉe la palencia episkopo Konancio (jaro 639), sugestas, ke spite la fakton ke la toponimo datas nur de la 9-a aŭ 10-a jarcentoj, ties tradicio, eble fruas eĉ ĝis tempo de visigotoj aŭ mozaraboj.

Krom reloĝado, oni starigis fortikaĵo ligitan al la murego kiu ĉirkaŭis la historian kernon de Villaconancio, kaj kiu posedis almenaŭ du pordegojn ku kreneloj. En la 11-a jarcento, dum la regado de Fernando la 1-a (1037-1067), tiu monarko kaj kavaliroj korteganoj faris nombrajn donacojn al la Monaĥejo de Arlanza, inter kiuj estis Villaconancio.

El la 12-a ĝis la 13-a jarcento, oni konstruis la primitivan preĝejon de Sankta Juliano, romanika, el kiu oni konservas absidojn kaj aliajn elementojn. En 1352, "Villa Conancio" apartenis kiel senjorlando al Ruy González de Castañeda, poste al Doña Juana, edzino de Juan Rodríguez de Sandoval, la filoj de Sancho Manuel kaj al la Ordeno de Santa María de la Vid.

En la 18-a jarcento estis du muelejoj ĉe la rojo Maderón (aŭ Maderano) kaj du dek abelujaroj dise tra la kamparo. La urbestro estis nomumita de la Markizo de Peñafiel. En 1833 ruiniĝis la romanika prapreĝejo de Sankta Juliano, kiu estis rekonstruita nur en 1902, konservante kelkajn el ties elementoj. Dume oni uzis ermitejon.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel legenda kruco, la preĝejo, la ermitejoj, aviadila monumento, monumento al Lance Armstrong ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]