Villaescusa la Sombría
Villaescusa la Sombría | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09292 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 59 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 25′ N, 3° 25′ U (mapo)42.415-3.4188888888889Koordinatoj: 42° 25′ N, 3° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 910 m [+] | ||
Areo | 16,24 km² (1 624 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Villaescusa la Sombría [biljaesKUsa lasomBRIa] estas loĝloko kaj municipo en la centroriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Montes de Oca.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 57 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 28 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Castil de Peones, Cerratón, Arraya kaj Barrios de Colina. La municipa teritorio estas trairata de la rivero Cerratón, alfluanto de la rivero Oca, kaj de la Jakoba Vojo en la suda zono de la municipo en ties sektoro inter Valdefuentes kaj San Juan de Ortega. La municipa teritorio estas formata de Villaescusa la Solana (Sunejo), Villaescusa la Sombría (Ombrejo), municipa ĉefurbo, kaj Quintanilla del Monte en Juarros.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Villaescusa la Sombría formis parton de la Hermandad de Montes de Oca en la partido Juarroj kun reĝlanda jurisdikcio plenumita de ordinara urbestro.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo.