Villaflor (Ávila)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaflor
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05357
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 4° 52′ U (mapo)40.758333333333-4.8741666666667Koordinatoj: 40° 45′ N, 4° 52′ U (mapo) [+]
Alto 977 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaflor (Provinco Avilo)
Villaflor (Provinco Avilo)
DEC
Villaflor
Villaflor
Situo de Villaflor
Villaflor (Hispanio)
Villaflor (Hispanio)
DEC
Villaflor
Villaflor
Situo de Villaflor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaflor, Ávila [+]
vdr

Villaflor [biljaFLOR] estas municipo en la nordocentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Villaflor estas komprenebla kiel Vilaĝo de floro.

Villaflor en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 103 loĝantojn. Ĝi perdis 350 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 27 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Santo Tomé de Zabarcos, San Pedro del Arroyo, Aveinte, Brabos, Bularros kaj Gallegos de Altamiros. Tra la teritorio fluas la rojo Espinarejo kiu enfluas en Adaja.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La preĝejo estas de 1545, iam estis pli granda kaj nun konserviĝas grava retablo. Iam estis ankaŭ du ermitejoj kaj palaco ĉe natura loko "La Gasca" apud muelejo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]