Villafrades de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villafrades de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47606
Demografio
Loĝantaro 63  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 4° 58′ U (mapo)42.0775-4.9705555555556Koordinatoj: 42° 5′ N, 4° 58′ U (mapo) [+]
Alto 757 m [+]
Areo 20,7 km² (2 070 ha) [+]
Villafrades de Campos (Provinco Valadolido)
Villafrades de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Villafrades de Campos
Villafrades de Campos
Situo de Villafrades de Campos
Villafrades de Campos (Hispanio)
Villafrades de Campos (Hispanio)
DEC
Villafrades de Campos
Villafrades de Campos
Situo de Villafrades de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villafrades de Campos [+]
vdr

Villafrades de Campos [biljaFRAdes deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Villafrades de Campos estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de la Fratoj de Kampoj alude al la monaĥoj benediktanoj de Sahagún kiu reloĝigis en 921 la areon.

Villafrades de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,7 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 61 loĝantojn. Ĝi perdis 600 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 66 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Parto de la municipa teritorio estas integrita ene de la Birdoprotekta Areo ZEPA La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio de Villafrades de Campos estis de 921. Iam la nomo estis Ecclesias Albas (Blankaj Preĝejoj), toponimo kiu evoluis al Grijasalbas, kiel ĉe la Guijasalbas en Segovio, eble reloĝata el Villafrades.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Johano Evangeliisto, de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]