Villafranco del Guadiana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villafranco del Guadiana
loĝloko
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Municipo Badaĥozo
Komarko Tierra de Badajoz
Poŝtkodo 06195
Demografio
Geografio
Geografia situo 38° 53′ N, 6° 52′ U (mapo)38.884722222222-6.8611111111111Koordinatoj: 38° 53′ N, 6° 52′ U (mapo) [+]
Alto 185 m [+]
Villafranco del Guadiana (Hispanio)
Villafranco del Guadiana (Hispanio)
DEC
Villafranco del Guadiana
Villafranco del Guadiana
Situo de Villafranco del Guadiana

Map

vdr

Villafranco del Guadiana estas submunicipo de la urbo Badaĥozo (Badajoz), situa en la komarko Tierra de Badajoz, en la provinco Badaĥozo kaj en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de sudokcidenta Hispanio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas je 9 km de la urbo de Badajoz laŭ la iama ŝoseo de Madrido (N-V). La plej proksimaj vilaĝoj estas Talavera la Real kaj Balboa.

Ĝi troviĝas je 5 km de la Flughaveno de Badajoz, kaj je armea kazerno.

Tiu submunicipo dependa de la Municipo de Badajoz posedas grandan industrion kaj ekonomion de irigacia agrikulturo. Proksimiĝo al la ĉefurbo helpas la disvolviĝon.

Fondo kaj historio[redakti | redakti fonton]

Villafranco del Guadiana ekkonstruiĝis kiel sekvo de la Plan Badajoz. En la jaro 1.958 ekalvenis la unuaj kolonoj.