Villalaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalaco
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34261
Demografio
Loĝantaro 57  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 4° 16′ U (mapo)42.155-4.2594444444444Koordinatoj: 42° 9′ N, 4° 16′ U (mapo) [+]
Alto 767 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Villalaco (Provinco Palencio)
Villalaco (Provinco Palencio)
DEC
Villalaco
Villalaco
Situo de Villalaco
Villalaco (Hispanio)
Villalaco (Hispanio)
DEC
Villalaco
Villalaco
Situo de Villalaco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalaco [+]
vdr

Villalaco [biljaLAko] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 30 loĝantojn nur el la jaro 2000. Ĝi distas 34 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La loĝloko estas ĉe la valo de la rivero Pisuerga, proksime al ties kuniĝo kun Arlanza. Ĝi estas inter Cordovilla la Real kaj Astudillo kaj antaŭ Valbuena de Pisuerga, separate per la rivero Pisuerga.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, pilorio, urbodomo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]