Saltu al enhavo

Villalazán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalazán
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49158
Demografio
Loĝantaro 250  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 5° 35′ U (mapo)41.494444444444-5.5891666666667Koordinatoj: 41° 30′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 659 m [+]
Areo 14,93 km² (1 493 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villalazán (Provinco Zamoro)
Villalazán (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Villalazán
Villalazán (Hispanio)
Villalazán (Hispanio)
DEC
Situo de Villalazán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalazán [+]
vdr

Villalazán [bijlalaZAN] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Villalazán estas tradukebla etimologie al Ruĝĉevalurbo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 429 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas nur 8 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun la rivero Duero, sude kun Madridanos, oriente kun Toro, kaj okcidente kun Villaralbo.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento, plej verŝajne sur araba aŭ mozaraba prasetlejo. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Ĝi ŝanĝis sian lokon por eviti inundojn.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (arkeologia zono de romia kampadejo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]