Villalcázar de Sirga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalcázar de Sirga
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34449
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 174  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 4° 33′ U (mapo)42.316666666667-4.5430555555556Koordinatoj: 42° 19′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 808 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villalcázar de Sirga (Provinco Palencio)
Villalcázar de Sirga (Provinco Palencio)
DEC
Villalcázar de Sirga
Villalcázar de Sirga
Situo de Villalcázar de Sirga
Villalcázar de Sirga (Hispanio)
Villalcázar de Sirga (Hispanio)
DEC
Villalcázar de Sirga
Villalcázar de Sirga
Situo de Villalcázar de Sirga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalcázar de Sirga [+]
vdr

Villalcázar de Sirga [biljalKAzar deSIRga] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villalcázar de Sirga estas komprenebla etimologie kiel Vilao aŭ Urbo de Alkazaro de Haŭlvojo, foje komprenata kiel sektoro de Jakoba Vojo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ekstero de la preĝejo.
Interno de la preĝejo.
Ermitejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 168 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 530 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 39 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio limas kun la municipoj San Mamés de Campos, Arconada, Carrión de los Condes, Villovieco, Villoldo, Lomas de Campos kaj Villarmentero de Campos.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Villalcázar apartenis al la Templanoj. Ĝi estis fortikita kaj ankoraŭ konserviĝas restaĵoj de kreneloj norde, krom turo. La Jakoba Vojo faris malgrandan devojigon por atingi la faman preĝejon de Sankta Maria.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Maria la Blanka, la Palaco de la Grafoj de Villasirga, restaĵoj de la Hospitalo, la ermitejo, kolombejoj ktp.

Bildoj de la preĝejo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]