Villalobón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalobón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34419
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 871  (2023) [+]
Loĝdenso 98 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 4° 30′ U (mapo)42.029444444444-4.5038888888889Koordinatoj: 42° 2′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 767 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villalobón (Provinco Palencio)
Villalobón (Provinco Palencio)
DEC
Villalobón
Villalobón
Situo de Villalobón
Villalobón (Hispanio)
Villalobón (Hispanio)
DEC
Villalobón
Villalobón
Situo de Villalobón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalobón [+]
vdr

Villalobón [biljaloBON] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 768 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn post la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste akiris loĝantojn pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ekfunkciado kiel dormurbo, nome 1 400 el la jaro 2000. Ĝi distas 3'5 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Alfonso la 8-a aldonis Villalobón al la senjorlando de la episkopo palencia, kaj en 1202 havigis foruon. En la 14-a jarcento, la registra libro Becerro de Behetrías konfirmis, ke Villalobón estas de la episkopo de Palencio, kiel Villamuriel, Magaz, Villaumbrales, ktp., kaj poste en la 15-a jarcento kun Grijota, Villajimena, Villamartín, Mazariego kaj Santa Cecilia. Fine de la 16-a jarcento, Villalobón estis ene de la pastrarlando de Cerrato ĉefpastrarlando de Astudillo.

Villalobón kaj la menciitaj loĝlokoj estis disligitaj ĉirkaŭ 1580 el episkopeco fare de Filipo la 2-a, kaj ekde tiam ĝi restis ero de reĝeca senjorlando, ekzemple ankoraŭ meze de la 18-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la subteraj vinkeloj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]