Villamediana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villamediana
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34239
Demografio
Loĝantaro 181  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 4° 22′ U (mapo)42.049722222222-4.3613888888889Koordinatoj: 42° 3′ N, 4° 22′ U (mapo) [+]
Alto 798 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villamediana (Provinco Palencio)
Villamediana (Provinco Palencio)
DEC
Villamediana
Villamediana
Situo de Villamediana
Villamediana (Hispanio)
Villamediana (Hispanio)
DEC
Villamediana
Villamediana
Situo de Villamediana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamediana [+]
vdr

Villamediana [biljameDJAna] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato.

Du kuriozaĵoj: en la blazono aperas erinaco, kiu esta tute malofta besteto en heraldikaj blazonoj de la lando; en la preĝejo estas kaj sonorilmuro sur sonorilturo, dum en preskaŭ ĉiuj preĝejoj de la regiono estas ĉu sonorilturo ĉu sonorilmuro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 58,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 182 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 750 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 18 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio liams kun Amusco, Monzón de Campos, Astudillo, Torquemada, Valdeolmillos, Villalobón, Magaz de Pisuerga, Reinoso de Cerrato kaj Villaviudas, La rivero Pisuerga faras limon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la Mezepoko estis murego.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la interesa preĝejo (kun aspekto kaj de katedralo kaj de fortikaĵo, kun sonorilmuro kaj sonorilturo) de Sankta Kolumba, kordova sanktulino, ĉu el mozaraboj?; la ermitejo La Esclavina, la restaĵoj de la murego ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]