Villanueva de Teba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva de Teba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 3° 10′ U (mapo)42.648888888889-3.1625Koordinatoj: 42° 39′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Alto 725 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Teba (Provinco Burgoso)
Villanueva de Teba (Provinco Burgoso)
DEC
Villanueva de Teba
Villanueva de Teba
Situo de Villanueva de Teba
Villanueva de Teba (Hispanio)
Villanueva de Teba (Hispanio)
DEC
Villanueva de Teba
Villanueva de Teba
Situo de Villanueva de Teba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Teba [+]
vdr

Villanueva de Teba [biljaNŬEba deTEba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Villanueva de Teba povas esti komprenebla etimologie kiel Nova Urbo (alude al reloĝado) de Teba.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 39 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 30 loĝantojn el 1991.

Ĝi distas 64 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio enhavas la senhomejon Ventosa. Ĝi kuŝas el unuaj deklivoj de la Montoj Obarenes (Sierra de Pancorbo) ĝis la valo de la rivero Oroncillo kaj limas kun la municipoj Miraveche, Pancorbo kaj Santa María Ribarredonda.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de Santa María Ribarredonda, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.

Plej frua mencio estas de la jaro 957, kiam la abato Adolfo venas kun siaj havaĵoj al la Monaĥejo de Sankta Mameso, en la montoj Obarenes, en la teritorio de Pancorbo, kaj inter ili estas kelkaj de Villanueva. Sekvas aliaj mencioj en dokumentoj de la plej gravaj monaĥejoj, nome tiuj de San Salvador de Oña kaj de San Millán de la Cogolla. Tiel en 1037 estas aligo fare de Diego Muñoz al la monaĥejo de San Millán de tiu de Sankta Klemente de Ribarredonda kaj oni mencias tiukadre vitejon de Villanueva. En dokumento de 1058 aperas la villa kun la aldono Del Conde (de la grafo), necesa por eviti konfuzon, kaj ekde tiam kaj ĝis la 20-a jarcento tiu estos la kompleta nomo de Villanueva

Proksima estis Ventosa, ampleksa domaro kun palaco kaj propra municipo, sed integrita en Villanueva del Conde en la 19-a jarcento.

Villanueva del Conde en 1916 ŝanĝis sian nomon al Villanueva de Teba por eviti konfuzon kun municipo Villanueva del Conde de la provinco Salamanko. Oni adoptis tiun nomon, sen kono pri la grafo de la iama nomo, pro la grafo de Teba, kiu estis grava en la komarko, dum la familio Teba investis en Villanueva, instalis domon, havis administriston kaj havis bonajn rilatojn en la loko.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]