Villanueva de los Infantes (Valadolido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva de los Infantes
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47174
Demografio
Loĝantaro 104  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 42′ N, 4° 29′ U (mapo)41.702222222222-4.4833333333333Koordinatoj: 41° 42′ N, 4° 29′ U (mapo) [+]
Alto 738 m [+]
Areo 19,2 km² (1 920 ha) [+]
Villanueva de los Infantes (Provinco Valadolido)
Villanueva de los Infantes (Provinco Valadolido)
DEC
Villanueva de los Infantes
Villanueva de los Infantes
Situo de Villanueva de los Infantes
Villanueva de los Infantes (Hispanio)
Villanueva de los Infantes (Hispanio)
DEC
Villanueva de los Infantes
Villanueva de los Infantes
Situo de Villanueva de los Infantes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de los Infantes, Valladolid [+]
vdr

Villanueva de los Infantes [biljaNŬEba delosinFANtes] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Villanueva de los Infantes estas etimologie komprenebla kiel Nova Urbo de la Infantoj. Estas alia pli grava urbo samnoma en la Provinco Ciudad Real.

Villanueva de los Infantes en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,2 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 105 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 21 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 15a jarcento kun samjarcentaj freskoj pri la lasta vespermanĝo kaj retablo de la 17a jarcento.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]