Aurora Bautista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurora Bautista
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1922 (1922-10-15)
en Villanueva de los Infantes (Valadolido)
Morto 27-an de aŭgusto 2012 (2012-08-27) (89-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Instituto-Escuela vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1945–2004 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aurora BAUTISTA Zúmel (Villanueva de los Infantes, Valadolido, 15a de oktobro 1922 - Madrido, 27a de aŭgusto 2012) estis hispana aktorino. Ŝia unua filmo, Locura de amor (1948), famigis ŝin en elstara loko en historiaj filmoj de la epokko de la frankisma diktaturo. Karakterizita per drama ludado, ŝi faris ankaŭ gravajn aperojn en kino de aŭtoro kiel La tía Tula (1964) kaj Amanece, que no es poco (1989).

Ŝi ekkarieris en teatro en la 1940-aj jaroj. En kino ŝi laboris ĉefe kun produktora entrepreno Cifesa, kaj reĝisoro Juan de Orduña, ĉefe por historiaj roloj, kiel Agustina de Aragón kaj Tereza el Avilo.

En la 1960-aj jaroj ŝi translokiĝis al Meksiko, kaj filmis tie kaj en Argentino. En la 1970-aj jaroj ŝi revenis al teatro, kaj faris klasikaĵojn ĉefe en la 1980-aj jaroj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1948 Locura de amor
  • 1950 Agustina de Aragón
    • Pequeñeces
  • 1953 Condenados
    • El curioso impertinente
  • 1956 La gata
  • 1958 Il marito
  • 1959 Sonatas
  • 1960 Hay alguien detrás de la puerta
  • 1961 Teresa de Jesús
  • 1963 Las ratas
  • 1964 La tía Tula
  • 1966 El derecho de nacer
    • Degüello
  • 1967 20000 dólares al siete
  • 1968 Uno a uno sin piedad
  • 1969 Pepa Doncel
    • La Bambola di Satana
    • Le 10 meraviglie dell'amore
  • 1973 Una vela para el diablo
  • 1975 Los pasajeros
  • 1977 El mirón
  • 1985 Extramuros
  • 1987 Divinas palabras
    • El polizón del Ulises
  • 1989 Amanece, que no es poco
  • 1995 Hermana, pero ¿qué has hecho?
  • 2000 Adiós con el corazón
  • 2002 Octavia
  • 2004 Tiovivo c. 1950

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aurora Bautista en la hispana Vikipedio.