Villardondiego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villardondiego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49871 [+]
Demografio
Loĝantaro 125  (2022) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 5° 23′ U (mapo)41.584444444444-5.3766666666667Koordinatoj: 41° 35′ N, 5° 23′ U (mapo) [+]
Alto 733 m [+]
Areo 23,63 km² (2 363 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villardondiego (Provinco Zamoro)
Villardondiego (Provinco Zamoro)
DEC
Villardondiego
Villardondiego
Situo de Villardondiego
Villardondiego (Hispanio)
Villardondiego (Hispanio)
DEC
Villardondiego
Villardondiego
Situo de Villardondiego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villardondiego [+]
vdr

Villardondiego estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. Villardondiego estas tradukebla etimologie al Vilaĝo de don Diego, plej verŝajne nobela reloĝadestro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 101 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 42 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj je 17 km de Toro.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]