Villarejo del Valle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarejo del Valle
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05413
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 327  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 17′ N, 5° 0′ U (mapo)40.285833333333-4.9975Koordinatoj: 40° 17′ N, 5° 0′ U (mapo) [+]
Alto 825 m [+]
Areo 41,6 km² (4 160 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarejo del Valle (Provinco Avilo)
Villarejo del Valle (Provinco Avilo)
DEC
Villarejo del Valle
Villarejo del Valle
Situo de Villarejo del Valle
Villarejo del Valle (Hispanio)
Villarejo del Valle (Hispanio)
DEC
Villarejo del Valle
Villarejo del Valle
Situo de Villarejo del Valle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarejo del Valle [+]
vdr

Villarejo del Valle [biljaREĥo delBAlje] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Villarejo del Valle estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de la Valo alude al la valo de la rivero Tiétar.

Villarejo del Valle en la provinco Avilo.
Montara panoramo.
Popola arkitekturo.
Teraskultivado.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 41,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 332 loĝantojn. Ĝi perdis 650 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 70 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun San Martín del Pimpollar, Hoyocasero, Navalosa, San Esteban del Valle, Cuevas del Valle kaj Mombeltrán. Villarejo del Valle estas en la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 822 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Villarejo del Valle formis parton de la antikva komarko Ferrerías de Ávila kiu dependis de Mombeltránkaj de la duko de Alburquerque, kiel parto de la teritorio de la provinco Avilo, ĝis 1694, dum la regado de Karolo la 2-a, kiam ĝi ricevis la titolon de "villa" sendependa la 21an de Februaro 1694.​ En 1752 oni transigis Villarejo del Valle, kun multaj aliaj loĝlokoj de la provinco Avilo al Toledo, nome al la teritorio de Talavera de la Reina. En 1834 je la teritoria reorganizado fare de la ministro Javier de Burgos la tuto formis parton denove de la teritorio de Arenas de San Pedro kaj de la aktuala provinco Avilo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vidindaĵoj estas la preĝejo de fino de la 15-a jarcento, ermitejoj, pilorio, monumento al la Hispana kapro, ponto, fontoj kaj popola arkitekturo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]