Villares de Yeltes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villares de Yeltes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37267
Demografio
Loĝantaro 101  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 6° 25′ U (mapo)40.880833333333-6.4202777777778Koordinatoj: 40° 53′ N, 6° 25′ U (mapo) [+]
Alto 724 m [+]
Areo 40,54 km² (4 054 ha) [+]
Villares de Yeltes (Provinco Salamanko)
Villares de Yeltes (Provinco Salamanko)
DEC
Villares de Yeltes
Villares de Yeltes
Situo de Villares de Yeltes
Villares de Yeltes (Hispanio)
Villares de Yeltes (Hispanio)
DEC
Villares de Yeltes
Villares de Yeltes
Situo de Villares de Yeltes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villares de Yeltes [+]
vdr

Villares de Yeltes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj La Estación, Pedro Álvaro kaj Villares de Yeltes, okupas totalan areon de 40,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 126 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

La municipa Villares de Yeltes limas kun Boada, Retortillo, Villavieja de Yeltes, Yecla de Yeltes, Moronta, Pozos de Hinojo kaj El Cubo de Don Sancho.

Oni troviĝis restaĵojn el prahistoriaj tempoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio, dum la Milito de hispana sukcedo kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo. En ĉiuj ludis gravan rolon la kastelo. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]