Urdiales del Páramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villarrín del Páramo)
Urdiales del Páramo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24248
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 457  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 5° 46′ U (mapo)42.370277777778-5.7730555555556Koordinatoj: 42° 22′ N, 5° 46′ U (mapo) [+]
Alto 812 m [+]
Areo 32,84 km² (3 284 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Urdiales del Páramo (Provinco Leono)
Urdiales del Páramo (Provinco Leono)
DEC
Urdiales del Páramo
Urdiales del Páramo
Situo de Urdiales del Páramo
Urdiales del Páramo (Hispanio)
Urdiales del Páramo (Hispanio)
DEC
Urdiales del Páramo
Urdiales del Páramo
Situo de Urdiales del Páramo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urdiales del Páramo [+]
vdr

Urdiales del Páramo [urDJAles delPAramo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (AltebenaĵoStepo), en la sudo de la provinco. Urdiales del Páramo estas komprenebla etimologie kiel Erikejoj de la Stepo.

La provinco Leono en la regiono kaj El Páramo en la provinco.
Komarkoj de la provinco Leono; El Páramo (Altebenaĵo) sude, grizkolora.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Urdiales del Páramo, Mansilla del Páramo kaj Villarrín del Páramo, okupas totalan areon de 32,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 480 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 36 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj precize al la senjorlando de la grafoj Luna, kies centro en Páramo estis en Laguna de Negrillos. Siaflanke, la iama loĝloko Barrio de Urdiales apartenis al Villazala, propraĵo de la markizlando de Astorga, kiu disigis tiun jurisdikcion en 1685 por formi novan jurteritorion kun ĉefurbo en Laguna Dalga. Urdiales del Páramo aperis inter 1857 kaj 1842 kiel municipo separinte sin el la municipo Santa María del Páramo.​

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]