Villarrica (Paragvajo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villarrica)
Villarrica
setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Paragvajo
Departemento departemento Guairá
Poŝtkodo 5000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 300  () [+]
Loĝdenso 123 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 47′ S, 56° 27′ U (mapo)-25.783333333333-56.45Koordinatoj: 25° 47′ S, 56° 27′ U (mapo)
Alto 180 m [+]
Areo 247 km² (24 700 ha)
Villarrica (Paragvajo)
Villarrica (Paragvajo)
DEC
Villarrica
Villarrica
Situo de Villarrica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarrica, Paraguay [+]
vdr

Villarrica estas urbo de Paragvajo. Ĝi estas la administra centro de la departemento Guairá, unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. La urbo situas en la centra sudo de la lando.

Origine, la urbo estis establita la 14-an de majo 1570 sub la nomo de Villa Rica del Spirito Santo de la konkistadoro Ruy Díaz de Melgarejo borde de la Rivero Parano. Nur en 1682 ĝi translokiĝis al lia situo aktuala, kaj tiam la urbocentro laŭ la legendo estis sur sep malsamaj montetoj. Tiuj sep montetoj kune formas la nunajn limojn de la urbocentro. En la malfrua kolonia periodo, la urbo prosperis je nivelo preskaŭ egala al la landa ĉefurbo Asunciono, ĝis ĝi estis preskaŭ tute detruita en la Milito de la Trilanda Alianco de 1864 ĝis 1870 kaj sekve perdis gravecon. En 1889 ĝi estis ligita per fervoja linio kun Asunciono.