Villavaquerín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villavaquerín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47329
Demografio
Loĝantaro 152  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 4° 28′ U (mapo)41.663055555556-4.4622222222222Koordinatoj: 41° 40′ N, 4° 28′ U (mapo) [+]
Alto 769 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Villavaquerín (Provinco Valadolido)
Villavaquerín (Provinco Valadolido)
DEC
Villavaquerín
Villavaquerín
Situo de Villavaquerín
Villavaquerín (Hispanio)
Villavaquerín (Hispanio)
DEC
Villavaquerín
Villavaquerín
Situo de Villavaquerín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villavaquerín [+]
vdr

Villavaquerín [biljabakeRIN] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Páramos del Esgueva en la nordoriento de la provinco.

Villavaquerín en la provinco Valadolido.
La komarko Páramos del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.
La preĝejo.
Interno de la preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 162 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pli ol 600 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 26 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Villanueva de los Infantes, Piña de Esgueva, Castrillo-Tejeriego, Olmos de Esgueva, Villabáñez, Sardón de Duero kaj Olivares de Duero. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojo Jaramiel. Laŭ la provinca ŝoseo VP-3302 Villavaquerín estas inter Castrillo-Tejeriego kaj Villabáñez.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la 10-a jarcento la loĝloko estis fortikita per kastelo kaj murego. La unua dokumento kiu mencias Uilla Bacrin (Villavaquerín) datas de 1095, kiam la grafo Pedro Ansúrez kaj lia edzino la grafino Eylo donis tri terenojn al la preĝejo Santa María la Mayor, de la abatejo de Valadolido. En 1110 la abato Salto, de Valadolido, donis al la lokanoj de Uilla Uakrin (Villavaquerín) fiŝkaptejon kaj kvin muelejojn en la rivero Doŭo, ĉe la loko nome Sankta Sebastiano.

En 1352, Villavaquerín de Cerrato kaj La Sinova apartenis al la Merindad del Infantazgo de Valladolid. En la 16-a jarcento oni konstruis la preĝejon kaj la ermitejon. En la komenco de la 17-a jarcento estis senjoro Francisco Gómez de Sandoval, duko de Lerma. En 1752 Villavaquerín estis de la senjorlando de Portillo en la provinco Valadolido. Ĝi apartenis al Antonio Velázquez de Velasco de la Torre y Gasca, lokano de Burgos.

En 1961 la urbodomo de Villavaquerín suferis gravan incendion kiu ruinigis ĝin dum jardekoj, ĝis reinaŭguro en 1998.

En 1996 en Villavaquerín oni filmis parton de Las ratas (La ratoj) de la reĝisoro Antonio Giménez-Rico, baze sur la samnoma novelo de Miguel Delibes, kaj granda parto de la lokanoj partoprenis kiel figurantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Cecilia de la 16-a jarcento kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]