Villavicencio de los Caballeros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villavicencio de los Caballeros
Iglesia de San Pedro de Villavicencio de los Caballeros.jpeg
Administrado
Poŝtkodo 47676 [+]
Demografio
Loĝantaro 233  (2021) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 5° 14′ U (mapo)42.059444444444-5.2372222222222Koordinatoj: 42° 4′ N, 5° 14′ U (mapo) [+]
Alto 720 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villavicencio de los Caballeros
Situo de Villavicencio de los Caballeros

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villavicencio de los Caballeros [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Villavicencio de los Caballeros [biljabiZENzjo deloskabaLJEros] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Villavicencio de los Caballeros estus etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de Vincento de la Kavaliroj.

Villavicencio de los Caballeros en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 36,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 233 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 70 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Parto de ĝia municipa teritorio estas integrata ene de la Birdoprotektaj Areoj ZEPA Penillanuras-Campos Sur kaj ZEPA Penillanuras-Campos Norte.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis setlejo jam de la Ferepoko kaj de romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio de senjoro de Villavicencio de los Caballeros estis de Miguel Fernández de Villavicencio, ricohombre de Kastilio dum la regado de Henriko la 1-a, kies filo García Rasura de Villavicencio partoprenis en la batalo de las Navas de Tolosa (1212). Poste, en 1221, Villavicencio ricevis propran foruon (regularo por jura sendependeco).​ En 1712 la reĝo Filipo la 5-a havigis la titolon de Markizo de Casa Villavicencio al Lorenzo de Villavicencio y Negrón.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la turo de la preĝejo de Sankta Pelayo, mudeĥarstila, kaj la preĝejoj de Sankta Petro kaj de Sankta Maria, ambaŭ de la 16-a jarcento. Aliaj monumentoj estas la palac-domo de la familio Franco kaj la fasado de la iama Priorejo, kiu apartenis al la Reĝa Monaĥejo de Sankta Benedikto de Sahagún.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]