Vilno (stacidomo)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vilno. |
Stacidomo Vilno | |||
---|---|---|---|
Originala nomo | Vilniaus geležinkelio stotis | ||
![]() | |||
Situo | |||
Lando | ![]() | ||
Loko | Vilno | ||
Geografia situo | 54° 40′ 13″ N, 25° 17′ 4″ O (mapo)54.67027825.284444Koordinatoj: 54° 40′ 13″ N, 25° 17′ 4″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Kajoj | 5 | ||
Historio | |||
Malfermo | 1861 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Nomo de trafikanto | Litovaj fervojoj, Rusaj fervojoj,[1] Belarusaj fervojoj[2] | ||
Kodo ESR | 120005 | ||
Kodo Ekspress-3 | 2412000 | ||
En TTT | Vilno ĉe "ESR" Vilno ĉe "Ekspress" | ||
Stacidomo Vilno (litove Vilniaus geležinkelio stotis) estas fervoja stacidomo de Vilno en Litovio.
Historio[redakti | redakti fonton]
La stacidomo estis malfermita en 1861[3] dum konstruado de fervojo "Sankt-Petersburgo–Varsovio" kaj rekonstruita post la dua mondmilito en stilo de Socialisma realismo. La konstruaĵo estis renovigita en 2001.[4] La fervoja stacidomo situas apud la busstacio de Vilno.
Fervojaj servoj[redakti | redakti fonton]
La ĉefaj lokaj fervojoj de la stacidomo estas "Vilno–Klaipėda", "Vilno–Kaŭno" kaj "Vilno–Turmantas".
La stacidomo estas priservata de la sekvaj lokaj kaj internaciaj servoj:[5]
- Vilno - Minsko
- Kaliningrado - Vilno - Moskvo
- Kaliningrado - Vilno - Sankt-Peterburgo
- Naujoji Vilnia - Vilno - Kaŭno
- Naujoji Vilnia - Vilno - Trakai
- Vilno - Šiauliai - Klaipėda
- Vilno - Ignalina - Turmantas
- Vilno - Varėna - Marcinkonys
- Vilno - Kena
- Vilno - Flughaveno Vilno (stacidomo)
Publikaj transportoj[redakti | redakti fonton]
La stacidomo estas ankaŭ grava publika transport-nabo de Vilno. Ĝi estas priservata de la sekvaj servoj:
- Trolebusoj: 1, 2, 7, 15, 16, 20
- Ekspres-busoj: 1G, 2G
- Noktaj busoj: 103
- Busoj: 1, 2, 53 k.a.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ http://pass.rzd.ru/static/public/en?STRUCTURE_ID=5125&layer_id=3290&refererLayerId=162&id=2370
- ↑ http://rasp.rw.by/en/route/?from=Minsk&to=Vilnius&date=everyday
- ↑ Geležinkelių muziejus. Arkivita el la originalo je 2016-03-21. Alirita 2017-04-07.
- ↑ "Vilniaus geležinkelio stotis". Kontrolita 2017-02-03.
- ↑ Lithuanian Railways | E.ticket. www.traukiniobilietas.lt. Alirita 2017-02-03.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Fonto[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vilnius railway station en la angla Vikipedio.