Vindja Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vindhya-Montaro dum musono

Koordinatoj: 24° 37′ N 82° 0′ O / 24.617 °N, 82.000 °O / 24.617; 82.000 (mapo)Koordinatoj: 24° 37′ N 82° 0′ O / 24.617 °N, 82.000 °O / 24.617; 82.000 (mapo)

Vindhya-Montaro estas montaro ĝis 1100 m alta en centra Barato. Ĝi etendiĝas 1000 km de de plej orienta limo de ŝtato Guĝarato ĝis la sudoriento de ŝtato Utar-Pradeŝo. Plejparte ĝi situas en ŝtato Madhja-Pradeŝo kaj paralele al la Satpura-Montaro (pli suda).

Ĝi estas parto de Dekkana Altebenaĵo. Sude ĝi deklivas al rivero Narmada, la deklino de la norda rando estas malpli kruta. Pluraj alfluantoj de rivero Gango havas sian fonton en Vindhya-Montaro.

Centre en la montaro estas Vindhya-altebenaĵo kun Indore kaj Bhopal, la du plej grandaj urboj de Madhja-Pradeŝo.

Vidu ankaŭ