Saltu al enhavo

Violadores del Verso

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Violadores del Verso
Persona informo
Lingvoj hispana vd
Profesio
Aktiva dum 1998– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Violadores del Verso (bjolaDOres delBERso], Versoperfortistoj) estas hispana grupo de repo kies membroj estas jenaj: Kase.O, Lírico, SHO-HAI kaj R de Rumba, ĉiuj el ili naskiĝintaj en Zaragozo.

Ili estas konsiderataj gravaj reprezentantoj de la hispana repo, kaj unu de la plej bonaj grupoj de repo en hispana lingvo, aparte ene de la regiono Aragono, kaj eĉ ekster tiu. Iliaj diskoj Genios (1999) kaj Vivir para contarlo (2006) aperas ĉiam en la listoj de plej bonaj diskoj de hispana repo.

Violadores del Verso ricevis oran diskon pro Vivir para contarlo (2006), kaj kun SFDK, ili estas la nuraj grupoj de hispana repo kiuj ĝis nun sukcesis ricevi oran diskon.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Gangsta Squad- ... Es tan solo un aviso (1995)
  • Bufank (1996)
  • Violadores del verso (EP) (Avoid, 1998)
  • Violadores del Verso presentan a Kase-O en: Mierda (Maxi) (Avoid records, 1998)
  • Genios (LP) (Avoid, 1999)
  • Atrás (Maxi) (Rap Solo, 2001)
  • Violadores del Verso + Kase-O Mierda (Reeldono, (Boa Music, 2001)
  • Vicios y Virtudes (LP) (Rap Solo/Boa Music, 2001)
  • Tú eres alguien/Bombo clap (DVD koncerte) (Rap Solo/Boa Music, 2002)
  • Bufank & Xhelazz (2003)
  • Vivir para contarlo / Haciendo lo nuestro (Maxi) (Rap Solo/Boa Music, 2006) (ora disko)
  • Vivir para contarlo (LP) (Rap Solo/Boa Music, 2/11/2006) (ora disko)
  • Gira 06/07 Presente (LP/DVD) (Rap Solo/Boa Music, 12/12/2007)
  • Bombo clap 2 + Areas 397(DVD koncerte) (Rap Solo/FReck Music, 2002)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Violadores del Verso en la hispana Vikipedio.