Violo
Violo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Violo (Viola) estas genro el familio violacoj (Violaceae), al kiuj ankaŭ apartenas la penseo. Violo estas malalta staŭdo, kun kvinpetalaj, bonodoraj, ofte bluaj floretoj havantaj spronon, kaj kies fruktoj estas trivalvaj kapsuloj.
Manĝado
La floroj ornamas pladojn (salato, torto) kaj bone kongruas en frukto-desertoj aŭ kunkuirita en kaĉo. La Violo odora donas bonan guston ekz. al rizkaĉo.
Trinkado
La floroj estas uzataj por fari teon.
Kuraca efiko
La planto (ne la radiko) helpas por la haŭto (akneo kaj ekzemo), por la spirvojoj (nazkataro), reŭmo kaj preventas renŝtonojn.
Atentu!
Ne uzu tro da folioj, maksimume 1,5 gramojn tage. Sed pro la malpezeco de la floroj, praktike jam bezonatas multaj folioj por atingi la limon. Ne preparu florojn el supermarkto k.s., ĉar oni ne povas scii ĉu estas uzitaj kemiaĵoj!
Alia uzo
Oni ankaŭ uzas ilin por parfumo.