Saltu al enhavo

Virina aŭtonomigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Virina aŭtonomigo, ankaŭ virina fortigo (angle women's empowerment) povas esti difinita laŭ pluraj metodoj, inkluzive de la akcepto de la vidpunktoj de virinoj, klopodante serĉi ilin kaj plibonigi la statuson de virinoj tra edukado, konsciigo, legokapablo, egala statuso en socio, pli bona vivteno kaj trejnado[1][2][3]. Virina aŭtonomigo ekipas kaj permesas virinojn fari vivo-determinantajn decidojn rilate al sociaj problemoj[3]. Ili povas havi la ŝancon redifini seksajn rolojn aŭ aliajn tiajn rolojn, kiuj permesas al ili pli da libereco plutrakti deziratajn celojn[1].

Politika fortigo

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, eblas fortigi virinojn pliigante la partoprenon de virinoj en politiko[4]:

  • inkluzivante diron pri seksa egaleco en politiko
  • havante kvoton por la okupiĝo de virinoj kaj balotado
  • kreante celojn por virina reprezentado
  • pliigante la nombron de virinaj kandidatoj kaj trejnante ilin
  • kreskante la ĉeeston de virinoj en la kampanjo tra pli granda amaskomunikilara videbleco

Monda Organizaĵo pri intelekta propraĵo

[redakti | redakti fonton]

En linio kun la promeso de la UN, la Monda Organizaĵo pri intelekta propraĵo (WIPO) ankaŭ rekonas ke aŭtonomigo de virinoj estas kernaj por daŭripova ekonomia, socia kaj kultura evoluadoj[5]. La promeso de WIPO protekti kaj aprezi la novigon kaj kreivon de virinoj estas reprenita en ties Agoplano por Intelekta Propraĵo kaj Genro (angle: Intellectual Property and Gender Action Plan, mallonge IPGAP), kiu ekigas konscion pri la ekonomiaj avantaĝoj plifortigante la rolon de virinoj en novigaj kaj kreivaj aktivecoj, helpante ekipi registarojn kaj koncernatojn kun datumoj kaj politikigaj iloj por plibonigi naciajn ekosistemojn por subteni virinojn kaj knabinojn alportante konkretajn efikon-stiritajn aktivecojn kiuj instigas virinojn uzi intelektan propraĵon en iliaj entreprenaj aktivecoj[5].

Celoj por daŭripova evoluigo

[redakti | redakti fonton]

La UN prezentis celaron, pli konatan kiel Celoj por daŭripova Evoluigo helpi fari la mondan pli bona loko[6]. De la 17 celoj, la kvara celo incitas permesi aliron al edukado por ĉiuj homoj. inkluzive de virinoj en lernejoj por ke ili ricevu pli bonan edukadon. La kvina celo fokusas fortigi virinojn kaj knabinojn atingi seksan egalecon tra egala aliro al diversaj specoj de oportunaĵoj (sanprizorgado, edukado, laboro, ktp.)[7].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la anglalingva vikipedia artikolo Women's empowerment, listo de kunlaborantoj.

  1. 1,0 1,1 Kabeer, Naila. "Gender equality and women'empoverment: A critical analysis o the third millennium development goal 1." Gender & Development 13.1 (2005): 13–24.
  2. (2005-03-01) “Assessing women's empowerment: towards a conceptual framework”, Journal of International Development (en) 17 (2), p. 243–257. doi:10.1002/jid.1212. 
  3. 3,0 3,1 (January 2016) “The role of empowering women and achieving gender equality to the sustainable development of Ethiopia”, Pacific Science Review B: Humanities and Social Sciences 2 (1), p. 38. doi:10.1016/j.psrb.2016.09.013. 
  4. (en) "Empowering Women for Stronger Political Parties | United Nations Development Programme". UNDP. Alirite la 31-an de oktobro 2022.
  5. 5,0 5,1 (en) "Empowering Women for Stronger Political Parties | United Nations Development Programme". UNDP. Alirite la 31-an de oktobro 2022.
  6. "Sustainable development goals – United Nations", United Nations Sustainable Development. (en-US)
  7. (en) "Education – United Nations Sustainable Development". United Nations Sustainable Development. Arkivite de la originalo, la 14-an de marto 2018. Alirite la 14-an de marto 2018.