Virkaverno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virkaverno en Nederlando

Virkaverno (angle man cave) estas maskla retiriĝejo aŭ sanktejo en hejmo, kiel ekzemple speciale ekipita garaĝo, rezerva dormoĉambro, kelo, kabanoarbodomo. La esprimo "virkaverno" estas metaforo priskribanta ĉambron kie unu aŭ pluraj viraj familianoj kaj laŭvole iliaj amikoj laŭsupoze povas fari kiel ili volas, sen timo ĉagreni iujn ajn domkunulinojn kun siaj internaj aranĝelektoj. Paula Aymer de Tufts Universitato nomas ĝin la "lasta bastiono de vireco". La unua konata publikigita uzo de la esprimo estas de la 21-an de marto 1992, en la "Toronta Stelo" de Joanne Lovering:

Citaĵo
 Kun lia kaverno de soleco sekurigita kontraŭ edzina entrudiĝo per malvarmaj plankoj, mucidaj odoroj kaj kelkaj strategiaj araneaĵoj, li restos tie malsupre, dum horoj foliumas en tre virecaj revuoj kaj serĉas en malfermitaj skatoloj da iloj. Ni nomu la kelon, virkavernon

La frazo akiris furoron per la publikigo (1993) de Men Are from Mars, Women Are from Venus (Viroj estas de Marso, virinoj estas de Venuso) de John Gray.