VIAF
Aspekto
(Alidirektita el Virtuala Internacia Norma Datumaro)
VIAF | |||||
---|---|---|---|---|---|
name authority file (en) interreta serĉilo interreta servo datumaro digital catalog (en) | |||||
Komenco | 2003 vd | ||||
Posedata de | Reta Komputila Biblioteka Centro vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Virtuala Internacia Norma Datumaro - angle Virtual International Authority File, de tio la mallongigo VIAF, hispane Fichero de Autoridades Virtual Internacional (FAVI), germane Virtuelle Internationale Normdatei, france Fichier d'autorité international virtuel ktp. - estas internacia norma datumaro. Ĝi estas komuna projekto de pluraj naciaj bibliotekoj kaj funkciigita fare de la Online Computer Library Center (Reta Komputila Biblioteka Centro) (OCLC). La projekto estis iniciatita fare de la Germana Nacia Biblioteko kaj la Kongresa Biblioteko de Usono (Library of Congress).
Partoprenantaj bibliotekoj
[redakti | redakti fonton]- Bibliotheca Alexandrina
- Nacia Biblioteko de Aŭstralio
- Nacia Biblioteko de Francio (Bibliothèque nationale de France; BnF)
- Germana Nacia Biblioteko (Deutsche Nationalbibliothek; DNB)
- Nacia Biblioteko de Israelo
- Istituto Centrale per il Catalogo Unico (Italio)
- Biblioteca Nacional de Portugalio
- Kungliga Biblioteket
- Svisa Nacia Biblioteko
- Nacia Biblioteko de Hispanio (Biblioteca Nacional de España; BNE)
- Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko (Clementinum)
- Getty Research Institute
- Kongresa Biblioteko de Usono
- Vatikana Biblioteko
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komuna Norma Datumaro (Gemeinsame Normdatei; GND)