Virtuozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Virtuoza)

Virtuozo estas iu, kiu regas certan kapablon ĝis perfekteco aŭ helpe de speciala tekniko. La esprimo iĝis de la Latina (virtus = virto) trans la Itala (virtuoso = kapabla) en Esperanton kaj ĝenerale signifas elstaran lertecon kaj akrobatikon en la praktikado de certaj agadoj. Unuasignife la esprimo estis aplikata rilate al gravaj muzikistoj kaj kantistoj. Paganini estis virtuozo per la violono, Liszt kaj Chopin per piano. Kiel nuntempaj virtuozoj de la klasika gitaro ekzemple estu nomataj la muzikistoj ĉirkaŭ Pepe Romero. Ĉe la gambovjolo estas la katalunia gambovjolisto Jordi Savall. Ankaŭ en la roka kaj popa muzikoj ekzistas virtuozoj kiel ekz. Jimi Hendrix, Joe SatrianiSteve Vai.

En la lingva evoluo la nomo estas ankaŭ uzata por aliaj ol muzikaj sferoj: oni povas same paroli pri „virtuozaj kuiristoj“ kile pri „virtuozoj ĉe la komputilklavaro“ Virtuozo evoluigis siajn kapablojn ĝis majstreco, kaj tiel estas la malo de nuraj diletantoj.

Muzikon plejofte oni nomas virtuoza, se ĝi faras altajn postulojn al la teknikaj kapabloj de la muzikistoj, ekz. altan ludrapidecon, malfacilajn akordojn, grandajn saltojn kaj plenan eluzadon de la sonamplekso.