Vishnu Reddy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malkovritaj asteroidoj : 22 , el kiuj :
78118 Bharat 4-a de julio 2002
114703 North Dakota 24-a de marto 2003
115434 Kellyfast 5-a de oktobro 2003
133432 Sarahnoble 22-a de septembro 2003
156939 Odegard 24-a de marto 2003

Vishnu REDDY (naskiĝis en 1978) estas barata astronomo.

Pasia pri astronomio de sia junaĝo, li komencis sian profesian vivon kiel ĵurnalisto en Nov-Delhio. Dum intervjuo li renkontis Tom Gehrels kaj konvinkiĝis fariĝi sciencesploristo. Li plenumas siajn aktivojn ĉe la Universitato de Norda Dakoto.

Ĉe la Lunar and Planetary Laboratory, li fakiĝis en la spektroskopio de la asteroidoj kaj analizis la komponiĝon de 4 Vesta en preparo de la misio Dawn.[1]

Minor Planet Center atribuas al li la malkovron de 22 asteroidoj inter 2002 kaj 2005.[2] La asteroido 8068 Vishnureddy estis nomita en lia honoro.[3]


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vishnu Reddy en la franca Vikipedio.