Viszák
Viszák (visak) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Őriszentpéter.
Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 280
- Poŝtkodo: 9932
- Telefonprefikso:
Situo
La vilaĝo situas inter arbaro, fore estas Rába, Zala, fervojo, ŝoseo kun la ceteraj vilaĝoj. La komunumo estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság.
Historio
La alvenintaj hungaroj en 896 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj bienoj. Ĉiu bieno konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis defendebla. En la korto oni fosis grandan elfosaĵon, kie kolektiĝis la pluvo por la bestoj kaj por akvumi. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo.
Vidindaĵoj
Interesaĵo estas la komuna kalvinana kaj katolika preĝejo.