Vitigudino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vitigudino
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 363  (2023) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 6° 26′ U (mapo)41.01-6.4333333333333Koordinatoj: 41° 1′ N, 6° 26′ U (mapo) [+]
Alto 769 m [+]
Areo 52,33 km² (5 233 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vitigudino (Provinco Salamanko)
Vitigudino (Provinco Salamanko)
DEC
Vitigudino
Vitigudino
Situo de Vitigudino
Vitigudino (Hispanio)
Vitigudino (Hispanio)
DEC
Vitigudino
Vitigudino
Situo de Vitigudino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vitigudino [+]
vdr

Vitigudino estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. Vitigudino etimologie ŝajne aludas al iu viro Alvito Godino.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Vitigudino kaj Majuges, okupas totalan areon de 52,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 2 580 loĝantojn. Male al plej da loĝlokoj en la provinco, Vitigudino ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj; fakte ĝi plialtigis la loĝantaron fine de la jarcento, sed poste malpliiĝis al la konstanta nivelo.

Limas kun loĝlokoj Sobradillo, La Redonda, Almofala (Portugalio), Olmedo de Camaces, La Bouza, Puerto Seguro kaj San Felices de los Gallegos. Ĝi distas 105 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas antaŭromiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. La plej fama lokano estas Santiago Martín "El Viti" (1938), fama eleganta "torero" de taŭrludado dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]