Vladimír Herman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimír Herman
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1929 (1929-01-24)
Morto 26-an de majo 2015 (2015-05-26) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo politikistoesperantisto
vdr

Vladimír HERMAN, D-ro (naskiĝis la 24-an de januaro 1929 - mortis la 26-an de majo 2015) kiel iama ĉefa komunista funkciulo en suda Moravio grave helpis al Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, kiun li mem partoprenis kiel junulo en ĝiaj komencoj.

En 1957 V. Herman parto­prenis Espe­ranto-kolegion en Doksy, poste fariĝis gvida funkciulo en Svazarm kaj en 1958 ebligis al P. Sittauer daŭrigi somerajn Esperanto-tendarojn kiel Svazarm-aran­ĝojn, post kiam la ministerio de kulturo ilin malpermesis pro suspekto, ke tie estas la junularo edukata en spirito skolta, malamika al la socialismo. Kaj kiam li fariĝis sudmoravia sekretario de la komunista partio, li prizorgis pere de vojaĝ‑agentejo du grandajn financajn subvenciojn por la tendaro en Lančov (sume 2,5 milionoj da kronoj).

Danke al d-ro Herman, akiris la tendaro ŝtatajn subvenciojn, kiuj ebligis rekonstrui la tendaron kiel kabanaron kun kuirejo, manĝejo, oficejo kaj lavejo. Lia helpo venis vere ĝusta-tempe, kiam tendumado estis malpermesita en la ĉirkaŭlaga regiono pro higienaj motivoj kaj la fama E-tendaro devus malaperi.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.