Voĉo de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La emblemo de Voĉo de Ameriko

Voĉo de Usono (Voice of America) estas la oficiala al-eksterlanda elsendo-stacio (por radio kaj televido) de la usona registaro. Ĝi elsendas satelite kaj surtere kaj estas aŭskultebla ankaŭ per la interreto.

La usona registaro jam antaŭ dua mondmilito dissendis al eksterlando, kaj en 1942 - fariĝinte militanto - elsendis programon kun la nomo Voĉo de Ameriko. En 1947 VdA komencis elsendi ankaŭ en rusa lingvo por respondi al la soveta propagando kontraŭ usonaj politikistoj. Sovetunio siaflanke ekde 1949 provis elektronike malhelpi ke sovetianoj povas ricevi la informojn. VdU ankaŭ instalis programojn en aliaj landoj de la orienta bloko, ankaŭ PR Ĉinio.

Esperantistoj

Por VdU laboris interalie 1960/61 Wilhelm Solzbacher, germano elmigrinta al Usono (parolanta en Esperanto) , kaj la hungaro Denis Silagi en Munkeno.

Radiostacioj resendantaj ĉiutagan bultenon de Voĉo de Usono

En la hispana