Vojaĝbiciklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vojaĵbiciklo estas biciklo dezajnita aŭ modifita por bicikloturisma feriado. La ĉefa diferenco inter vojaĝbiciklo kaj ordinara urba biciklo aŭ vetkura biciklo estas ke ĝi permesas kunporti pli da portitaĵojn. Aliaj diferencoj estas ekzemple solida framo, kromaj rapidŝanĝiloj kaj pluraj botel-kaĝoj. Kelkaj bicikloj en tiu segmento estas konataj sub la nomo 'randonneur', referenco al specifa biciklanto: la randonneur-biciklanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vojaĝbicikklo evoluis el la ordinara vetkura biciklo sur kiu estis fiksitaj pakaĵportiloj, ebligante kunporti pli da portitaĵoj. Ĉar la vetkura biciklo montriĝis esti ne sufiĉe stabila por la transportado de portitaĵoj — la biciklo povis svingi — la framo kaj la radoj estis plifortigitaj. Kelkaj bicikloproduktantoj kiel ekzemple Koga-Miyata kaj Vittorio specialiĝis en la konstruado de vojaĝbicikloj.

Tipoj de vojaĝbicikloj[redakti | redakti fonton]

Estas multenombraj variaĵoj sur la tradicia vojaĝbiciklo, depende de la transportita pezo kaj la atendata tereno.

Ekzistas tre malpezaj vojaĝbicikloj, apenaŭ pli pezaj ol vetkura biciklo, sed ekzistas ankaŭ kelkaj modeloj kiu estas tiom pezaj kaj fortikaj kiel montbiciklo por kunporti pezan ŝarĝon super plej malglata tereno.

Ankaŭ, kuŝbicikloj povas esti uzataj kiel biciklo travojaĝanta. Avantaĝo estas la malalta aerodinamika trenado; malavantaĝo estas la reduktita videbleco por la biciklanto, tiel kiel reduktita videbleco por aliaj vojo-uzantoj.

Biciklopartoj de la vojaĝbiciklo[redakti | redakti fonton]

Framo[redakti | redakti fonton]

Necesas aldonaj informoj

Radoj[redakti | redakti fonton]

Necesas aldonaj informoj

Pakaĵportiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭrada pakaĵportilo

Vojaĝicikloj estas kutime ekipataj kun ambaŭ antaŭaj pakaĵportiloj kiel malantaŭaj pakaĵportiloj. Tiuj estas ofte dezajnitaj por porti specialajn biciklosakojn. Ankaŭ troviĝas sur tia biciklo biciklosako je la stirilo, per kiu mapoj, fotilo kaj monujo estas rapide en la manoj de la biciklanto.

Foje la portitaĵoj estas transportataj en remorko anstataŭ sur la biciklo mem. Tio ĉi ne favoras la lertecon kaj bremsodistancon, sed zorgas por malpli da streĉiteco de la biciklo kaj por pli malalta centro de gravito. Plie, eblas tielmaniere kunporti multe pli.

Rapidŝanĝiloj[redakti | redakti fonton]

Shimano xt malantaŭa ĉenrada ŝanĝilo
Shimano de malantaŭa ĉenrada ŝanĝilo

Kiel transmisiilo la plejparto de la vojaĝbicikloj uzas ĉenradajn ŝanĝilojn (fr. deraillleur) aŭ rapidumo-nabon.

Rapidumnabo
Rapidumnabo

Ĉenrada ŝanĝilo ebligas pedali komforte, ambaŭ dum rapidaj malsupreniroj kiel dum krutaj grimpadoj kun multe da pakaĵoj.

Rapidumo-naboj kun sep aŭ pli da rapidecoj nuntempe pli kaj pli vendiĝas, ĉar ili malpli kadukiĝas kaj tial estas pli facile prizorgeblaj. Precipe la 14-a rapideca rapidumo-nabo de Rohloff estas populara inter bicikloturistoj.

Bremsoj[redakti | redakti fonton]

Plej multaj vojaĝbicikloj estas ekipataj per tn. Cantilever-bremsoj aŭ v-bremsoj. La pli kompaktaj bremsoj kiuj troviĝas sur vetkuraj bicikloj ne povas esti kombinataj kun kotŝirmilo super la rado kaj sekve ne povas esti uzataj. Tamburo- kaj retropedalbremsoj kiuj funkcias per malantaŭa pulsado, kiel sur iuj urbaj bicikloj, ofte donas tro malmulte da bremso-povon por ŝarĝitaj turismaj bicikloj, ĉar tiuj estas integritaj en la malantaŭa akso. Krome, ili povas danĝere varmiĝi dum longaj malsupreniroj dum kiuj bremsado oftas.

Novaj turismaj bicikloj estas foje ekipataj kun disko-bremsoj, kiuj posedas pli bonan bremso-povon kaj pli bone funkcias sub malsekaj veterstatoj. Bicikloturistoj estas, tamen, esence konservativaj en la adopto de tiu speco de novaj evoluoj pro problemoj kun ajnaj riparoj ĉar ne estas ĉie facile akiri biciklopartojn por la plej novaj bicikloj.

Stirilo kaj selo[redakti | redakti fonton]

Selo kun risorto de turisma biciklo

Vojaĝbicikloj kutime havas malmolan kaj mallarĝan selon, ofte farita el ledo. Por longaj biciklo-ekskursoj tia selo provizas iom pli da komforton ol la pli larĝaj seloj plenigitaj kun ŝaŭmo, kiuj pli taŭgas por pli mallongaj ekskursoj. Foje la selo ankaŭ disponas pri risorto.

Por ke la biciklanto povu ŝanĝi sian stirsintenon, la stirilo ofte ebligas ke ĝi estas tenebla sur pluraj lokoj. Multaj vojaĝbicikloj estas ekipataj per triatlonstirilo (kuŝstirilo) aŭ foje kun stirilplilongigoj. Aliaj modeloj havas papili-stirilon.