Vojevodio Vilno
Aspekto
Pending
| Vojevodio Vilno | |
|---|---|
| voivodeship of the Grand Duchy of Lithuania | |
| Administrado | |
| Lando | |
| Geografio | |
| Areo | 44 200 km² (4 420 000 ha) |
| Geografia situo | 54° 40′ 0″ N, 25° 17′ 0″ O (mapo)54.66666666666725.283333333333Koordinatoj: 54° 40′ 0″ N, 25° 17′ 0″ O (mapo) |
| Kodoj | |
| ISO 3166-2 | LT |
| Eksteraj paĝoj | |
| La kategorio en la Komunejo | Vojevodio Vilno [+] |
| Pliaj informoj | |
| Historia regiono | kerno de la Grandduklando Litovio |
| Malapero | 1795 |
La Vojevodio Vilno - litove Vilniaus vaivadija, latine Palatinatus Vilnensis, ekde 1569 ankaŭ pole województwo wileńskie - estis administra parto de la Grandduklando Litovio respektive ekde 1569 de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando-Litovio). Ĝi kreiĝis en la jaro 1413 kaj ekzistis ĝis la lasta el la sume tri Dispartigoj de Pollando-Litovio, do ĝis la jaro 1795.
La administra unuo ĉiam havis la urbon Vilno en sia centro, sed la periferiaj limoj iom ŝanĝiĝis tra la jarcentoj. Meze de la 17-a jarcento ĝi ampleksis pli malpli 44 200 kvadratajn kilometrojn.


