Vokta turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vokta turo
Vogt- oder Kastnerturm in Zell am See.JPG
Situo
Geografia situo 47° 19′ 25″ N, 12° 47′ 52″ O (mapo)47.32362512.797899Koordinatoj: 47° 19′ 25″ N, 12° 47′ 52″ O (mapo)
Situo de Vokta turo
Vokta turo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La Kastner-turo en Zell am See.

La Vokta turo (germane VogtturmKastnerturm) estas monumento pli ol jarmilon aĝa en la centro de Zell am See, Aŭstrujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La turo estas 23.5 metrojn alta, la larĝeco de la muro estas oriente 13.5 m, je la aliaj flankoj 8.6 m. Havas la turo 5 etaĝojn el kiuj 4 uzatas por ekpozicioj. Teretaĝe troviĝas vendejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne starigitis la turo kiel defend- kaj gvatturo estante la sidejo de la protekta kaj oficista vokto. La salcburgaj ĉefepiskopoj Theotmar kaj Pilgrim la 1-a fuĝis pro la invado de la Hungaroj de 902-907 en la regionon Pinzgau kaj rezidis verŝajne tie ĉi, en la Vokta turo.

En 1254 posedis la turon la senjoroj de Walchen ene de la posedaĵaroj de Kastelo Dorfheim. En 1383 ĝi apartenis al Friedrich, provosto de Fusch (senjoroj de Hundt), servante kiel grendeponejo kaj loĝejo por la tribunala servisto. En 1770, ĉe la incendio, ankaŭ la turo damaĝitis. Tiam ekis disde la 4-a etaĝo de la truo ankaŭ la t.n. veteraĉ-pafadoj per kanonoj antaŭ fulmotondroj.

Aĉetis en 1798 la komercisto Johann Kastner la turon, kiu restis 145 jarojn en la posedo de li kaj liaj (pra)idoj. Tiam du etaĝoj utiligitis kiel loĝejoj. Ekde 1951 la Faistauer-aj el Maishofen heredis kaj posedis la turon. En 1984 akiris la bankaro Carl Spängler & Co AG la turon kaj restaŭrigis la internon kaj la tegmenton. Poste ludonitis ĝi al la urbo por muzeaj utiligoj. La Urba muzeo, kiu estis ekde 1973 en Kastelo Rosenberg, translokigitis tien ĉi.

Literatur[redakti | redakti fonton]

  • Friederike Zaisberger: Geschichte Salzburgs. (= Geschichte der österreichischen Bundesländer. Band 7). Verlag für Geschichte und Politik, Wien 1898.
  • Rainer Hochhold: Cella in Bisontio, Zell im Pinzgau, Zell am See – Eine historische Zeitreise. Zell am See 2013, ISBN 978-3-200-03385-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]